Renato Petroviĉ (Serbio)

Renato Petroviĉ (Serbio) naskiĝis en iama SFR Jugoslavujo (1964). Loĝas en Beogrado. Studis maŝinteknikon. Tradukas, verkas, fotas. Esperanton eklernis la unuan fojon en 1974. La duan, pli sukcesan, fojon en 1990. Aperigis tradukojn el Esperanto en la serban en kelkaj serbaj gazetoj. Liaj Esperantaj artikoloj estas tradukitaj en la katalunan, japanan, anglan, hispanan, francan, rusan. Eksestrarano de Jugoslava Esperanto-Ligo, Serba Esperanto-Ligo, Serba Esperanto-Junulara Organizo kaj Beograda Esperanto-Societo.