Marian C Ghilea (Rumanio)

Marian en sia ĉambro post vespera trejnado.

Finis sian doktorecon pri fiziko maje ĉi jare ĉe Universitato de Rochester en Rochester, NY, Usono. Nuntempe loĝas en Rumanio. Esperantiĝis en 1989. Verkis multajn artikolojn por revuo “Monato”. Ŝatas lerni fremdajn lingvojn. Praktikas liktartojn (Taijiquan kaj Kyokushin Karate). Ankaŭ okaze verkas poeziojn aŭ skribas rakontojn. En novembro probable komencos sian novan laboron kiel sciencisto ĉe Universitato Mahidol en Bangkok, Tajlando.