Pri kio mi okupiĝas?
Redaktado de la rubriko 'Ekonomio' de la revuo Monato, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo
IKEF, asocio aganta por Esperanto en ekonomio kaj komerco
Jam delonge mi interesiĝas pri Esperanto-bibliotekoj. Kadre de tio mi ĉi tie aperigas (malnovajn) katalogojn de Hispana Esperanto-Muzeo. En oktobro 2007 mi partoprenis kolokvon pri Esperantobibliotekoj en Vieno; mallonga raporto (nederlandlingva) estas ĉi tie. Se mi havas tempon disponeblan, mi ankaŭ helpas en la Esperanto-Fondaĵo César Vanbiervliet, lokigita en la urba biblioteko de Kortrijk.
Por la ŝtata arĥivo de mia urbo mi komputile registras diversajn aktojn el la 19a jc. Ankaŭ por aliaj asocioj mi registris donitaĵojn, i.a. katastraj registroj de Popp pri mia regiono.
Dum la pasintaj jaroj mi ankaŭ kolektis iom da informoj pri A.J. Witteryck (lasta aldono: lia kolekto de popolrakontoj).
Iom post iom mi ankaŭ konstruas mian propran genealogion. Tre provizora gedcom-dosiero troviĝas sube.
Mi ankaŭ iam dediĉu iom pli da tempo al VVIA, la flandra asocio por la industria arĥeologio.
Cetere, mian pension mi arigis en ĉi tiu privata kaj ĉi tiu publika burokrataraĉoj.