hem_eo

La Hispana Esperanto-Muzeo

Fine de 1995 mi havis la eblecon pasigi kelkajn tagojn en la Hispana Esperanto-Muzeo, laŭ invito de ĝia fondinto kaj prizorganto, Luis Hernandez Izal (Intervjuo). Je la fino de mia vizito mi ricevis, kiel 'memoraĵon', ankaŭ kopion de la katalogoj. Laŭ nunaj komputilaj principoj la tiama dBase-programo kaj la per ĝi faritaj katalogoj estas primitivaj, sed Hernandez tiutempe sendube estis la unua kaj nura kiu havas kaj tre kompletan kolekton de Esperanto-libroj kaj -revuoj, kaj komputilon per kiu li kapablis rapide trovi kaj kombini informojn.

Luis Hernandez Izal mortis en 2002. La kolekto ankoraŭ ekzistas, sed mankas klaraj informoj pri ĝia situacio. La dosieroj jam de dek jaroj estas en miaj sinsekvaj komputiloj, sed ili neniam utilis. Tial mi decidis konverti ilin al aktuale uzataj formatoj kaj disponigi ilin interrete al interesitoj. Por la konsultado de la biblioteko ili nun ne taŭgas, sed esploranto povas en ili ekzemple retrovi ĉu iu libro estas tradukita aŭ en kiu periodo iu revuo aperis.

Ĝeneralaj rimarkoj

Mi ne transprenis ĉion el la origina (rilatuma) datumbazo, sed nur konvertis la inventaron de libroj kaj revuoj al tabelo. La enhavo estas ordigita laŭ aŭtoro (libroj) aŭ titolo (revuoj). La mallongigoj en la supra linio de la tabelo kutime estas sufiĉe klaraj. Antaŭ dek jaroj la supersignoj estis problemigaj; Hernandez anstataŭigis ilin per '!'. En la donitaĵoj estas diversaj eraretoj, sed mi dubas ke havas sencon sisteme korekti ilin. Ja utilus kompletigi la nomojn el la unuaj linioj de la dosieroj.

Konvertante necesis konsideri la disponeblan spacon (ĉe mi), la tempon por elŝuti (ĉe la konsultanto) kaj la simplecon (por ambaŭ). Fine mi elektis du tabelajn formojn: unuflanke .xls (Excel) kiu nun estas la normo sed estas sufiĉe 'peza', kaj aliflanke .sxc (OpenOffice), malpli konata sed senpaga kaj kun multe malpli grandaj dosieroj.