Rapide fluas vivo, temp' pasas kiel vent'.
[ La sorto nin disigos, post jaro, tag', moment'. ] x2
Forvelkos kiel floro la bela, juna aĝ',
[ Nebulos en memoro la amika vizaĝ'. ] x2
En nia rondo gaja ŝvebu nun ŝerc' kaj ĝoj',
[ Regu etoso maja sur nia viva voj'. ] x2