Kvankam ni ankoraŭ junaj,
Ĉiu estas lup' de mar'.
Ni gardistoj de marbordo,
Polmilita maristar'.
Refreno:
Maro, nia maro,
Ni senĉese gardos vin!
Laŭ ordon' ni vin defendos,
Aŭ sur mara fundo nia fin',
Heroa, marista fin'.
Kaj neniu en mond' povo
Pelos nin de mara bord'.
Restos polaj Gdańsk kaj Gdynia,
Ĉar en koroj niaj fort'.
[Refreno]