Zamenhof, la ŝip' plenmara, esperanta, bela, kara,
La stel' verda sur ĉiel' estas ĝia certa cel'.
Jes, ĝi estas plej moderna granda, svelta kaj eterna,
kun radar' kaj ĝirkompas - la unua en la klas'!
Zamenhof, a-hoj, a-hej! La esperanta bela ŝipo.
Kaj sur ĝi, ahoj, ahej! La kapitan' kun sia pipo.
Ne nur li, a-hoj, a-hej!, sed ankaŭ lia ŝipanar'.
Navigas jen, a-hoj, a-hej! Sur ĉiu ocean' kaj mar'.