En betlehema gastejo por vi ekmankis la loko,
kaj Vi naskiĝis, Jesuo, en frida stal', en la trogo.
Por vi ekmankis la loko alveninta sur la teron,
adaman damnon nuligi, al ni redoni ĉielon.
Kaj kvankam teren Vi venis, ĉielan fajron bruligi,
per Via nobla sufero de mond' pereon haltigi.
Kaj kvankam esti Vi volis por ni de l' vivo la Pano
kaj nin por ĉiam regali per paco, ĝojo kaj amo.
Dum vulpo kavon posedas kaj birdo sian nesteton,
por Vi ekmankis gastejo, Vi devis serĉi trogeton.
Kaj kial inter la homoj militoj estas kaj krimoj?
Ĉar mankis por Vi la loko en multaj homaj animoj.