Al la kripo kiu iros kanti al Infan' de l' Di',
Ĉar naskiĝis Krist' Jesuo, kiel Di amanta nin.
Paŝtistaro, venu kanti por la renaskiĝo danki
Al savanta Di-Mesi'. (x2)
Ankaŭ ni vin tuj postiros gaje kanti al Sinjor'.
Kaj adoros la Etulon, kiu estas Redemptor'.
Pro la stal' kaj malsufiĉo ploras Dio en malriĉo.
Lin ĝojigu nia kor'. (x2)
Al Jesuo en la trogo gvidas betlehema stel'.
Venis mondon feliĉigi nia Di-Emanuel'.
Do neniu homo mutu, sed per kanto Lin salutu,
tuta tero kun ĉiel'. (x2)