Fundiĝis en 1986
En la jaro 1986 Barta Zoltán komencis organizi novan esperantan klubon en urbo Ózd. Alia organizaĵo tiutempe ne funkciis en la urbo, do li fundigis la klubon "Nova Esperanto Rondo" de Ózd, li estis ties estro ĝis la disiĝo. La klubo komence funkciis en la urba biblioteko, poste ili havis klubejon en alia komunuma kulturdomo (en la t.n. Domo de Junuloj-Maljunuloj). Dum sia funkciado la Nova Esperanto Rondo organizis komunan lingvolernadon, bazgradajn esperanto-kursojn kaj kulturajn kunvenojn, ili havis klubkunvenon dufoje en la monato. "Nova Esperanto Rondo" estis gaja, amikema kaj entuziasma asocio. En la naŭdekaj jaroj la membraro de la klubo treege malpliiĝis, do la organizaĵo provizore ĉesis funkcii (tiu ĉi periodo ankaŭ nun daŭras).
Koneksantaj personoj: Zoltán Barta, József Gulyás, Tünde Patka
Nova Esperanto Rondo, Ózd
Insigno de Nova Esperanto Rondo de Ózd, 1988