Estimata vizitanto!
Sur tiu ĉi retejo ni strebas kolekti kaj publiki informojn, dokumentojn, kiuj rilatas al la historio de esperanto movado en la urbo Ózd.
En la kolektado ankaŭ vi povas helpi nin.
Ni volas instigi vin, ke transdonu viajn koneksajn informojn al ni. Se vi havas tiurilatajn informojn, dokumentojn, memoraĵojn, ne hezitu ilin sendi al ni. El multaj eroj formiĝos la granda tutaĵo. Do, se vi havas informojn, dokumentojn iujn ajn pri la historia esperanta vivo de Ózd, ni petas informu nin pri ili. Se vi ne transdonus la dokumentojn por ĉiam, ni kopios ilin, kaj la originala versio restos ĉe vi. Ni atendas dokumentojn sur paperoj, fotoj, informiloj, afiŝoj - eĉ ankaŭ memoraĵojn: datojn, nomojn, eventojn. Ankaŭ la perbuŝaj memoraĵoj povas multe helpi al ni. Ni serĉas - ekzemple - la geposteulojn de sinjoro Géza Luczák, kaj de ĉiuj personoj, menciitaj sur tiu ĉi paĝo.
Fine, ni atendas vian sciigon pri viaj Ózd-rilataj esperanto-memoroj, kaj dokumentoj kaj perbuŝaj. Ni volonte ricevas, akceptas, adoptas ĉion ekde la jaro 1929 ĝis hodiaŭ. Bonvolu kontakti nin per