Esploro de Ózd
Ózd estas moderna urbeto profunde en la Montaro Bükk, proksimume en 160 kilometra distanco nordoriente de Budapest. Ĝi estas la centro de subregiono Ózd, okcidente en Borsod-Abaúj-Zemplén departemento. La loĝantaro nombras 40.000.
Ĝi situas preskaǔ en la sama distanco el tri nordorientaj regionaj urboj: Miskolc, Eger, Salgótarján, nur 60 kilometroj. Ózd estas alproksimigebla ankaǔ sur ŝoseoj kaj fervojo. Najbare de Ózd (ĉe Bánréve) situas la ŝtatlimo de Slovakio, de tie oni povas facile atingi la polan kaj ukrainian limojn.
Ekkonu la urbon!
Ĉefa trafika centro de Ózd - Fotis: István Pintér
Kio viziteblas en la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵo:
· Urba muzeo,
· Strando, kampadejo, lago,
· Lignokasona preĝejo en Szentsimon el la mezepoko,
· La lago de Arló (ebleco kaj bani kaj boati, fiŝkapti),
· Rondpreĝejo en Kissikátor el la Árpád-epoko,
· Lago de Arló - agrabla ripozejo, ebleco por bani, boati, fiŝkapti,
· La akvobaseno de Lázbérc kaj intermonta strikaĵo en Uppony,
· Szilvásvárad: arbara muzeo, prahoma kaverno, ĉevalaro,
· Eger: historia urbo, fortikaĵo, muzeoj, kuracbanejo, vinkeloj.
Jen la lago de Arló
Fotoj de István Pintér
Historio de Ózd
La unua skribita trovaĵo kio enhavas la nomon de Ózd, devenas el la jaro 1272. Laǔ tiu ĉi memoraĵo Ózd estis la bieno de la filo de ĵupano Detricius, kiu estis praŭlo de Balassa kaj Csákányi familioj. La nomo de Ózd (Ouzd) originas el la nomo de naciero uz, alvenintaj kun la hungareco. La loksidiĝintaj uzoj estis la limgardistoj del' Hangony-valeo.
Jam ekde pli ol 700 jaroj ekzistas la kolonio inter la montaraj valeoj sed oni povas mencii la urbon kiel unuigita kolonio nur ekde proksimume kvindek jaroj. Tiam oni unuigis tri grandaj kaj multajn pli malgrandajn vilaĝojn, tiel formiĝinte la hodiaŭan Ózd.
En la mezepoko Ózd estis memstara kolonio, poste oni alligis ĝin al setlejo Bolyok. En la 1800-aj jaroj ĝi nek havis 40 loĝantojn. Post la pligrandigo de la ferfabriko la loĝantaro disvastigis en granda mezuro. Vasvár baldaǔe estis prikonstruita per vendejoj, hotelo, apoteko.
Vilaĝo de Ózd naskiĝis en 1940, unuigite el tri kolonioj: Ózd-Vasvár, Bolyok kaj Várkony. En 1940 Ózd havis pli ol dudekunu mil loĝantojn kaj ĝi fariĝis unu el la plej multhomaj vilaĝoj en la lando.
La unuiĝintaj vilaĝoj ekhavis urban rangon en 1949. La nova urbo estis grava ferindustria, metalurgista centralo de la lando, tial la loĝantaro komencis kreski. En 1971 oni decidis konstrui novan urbokvartalon inter Bolyok kaj Szentsimon, tio nova kvartalo poste plu etendiĝis al nordokcidento.
Gyújtó - Pipagyújtó - Pipfajriganto
Ĉi tie estiĝis la centro de la unuigita Ózd, la Gyújtó (Fajriganto). La centro estas nomigita pri Pipagyújtó (Pipfajriganto), ankaǔ hodiaǔ havas tiun ĉi saman nomon: "a Gyújtó". Tiu ĉi institucio estis restauranto en kiu oni fajrigis siajn pipojn kaj amuziĝis. La loko estas unu el la centroj de la hodiaŭa urbo (vidu la unuan foton supre).
Naturo
Ózd kaj sia ĉirkaǔaĵo troveblas nordoriente en Hungario, en la nordaj valeoj de la montaro Bükk. La regiono de Ózd situas en la centro de baseno Borsod-Gömör, la centro de tiu ĉi regiono estas Ózd. La urbo situas ĉe la kunfluo de riveretoj Hangony, Hódos, Farkaslyuk kaj pli multaj malgrandaj riveretoj. Tiujn ĉi kunfluantajn riveretojn la Hangony kolektas kaj fluas en la riveron Sajó.
Ózd estiĝis inter montoj, tiel la teritorio del' urbo estas sufiĉe ŝanĝa. Iam antaǔe oni nomis la kolonion "urbo de la sep valeoj", aludante al la multaj valeoj en kiuj la urbo situas.
Sur la ĉirkaǔaĵo de la urbo kuras multe da turismaj ekskursvojoj, la regiono estas favorata ekskursloko. La kolonioj de tiu ĉi landaĵo estas plene de historiaj kaj naturaj vidindaĵoj kaj agrablaj lokoj vizitindaj.
Ekonomio
En tiu ĉi regiono la ferfabrikado havis centjarajn tradiciojn, sed ne en fabrikaj kadroj. La ideo de ferfabriko fondado aperis dum kunsido en la Andrássy kastelo en Hosszúrét, en la jaro 1843. En 1845 konstruiĝis la unuaj metiejoj de la ferfabriko, kaj formiĝis la Metalurgista Unuiĝo de Gömör (Gömöri Vasművelő Egyesület) en Rimaszombat. Poste, laŭ la planoj de Tivadar Rombauer oni komencis konstrui mem la ferfabrikon, kie komenciĝis la produktado en la fino de 1847. Tiam naskiĝis la uzina ferfabrikado en Ózd. Ekde tiu tempoperiodo Ózd estis grava kaj konsiderinda metalurgista industria urbo ĝis 150 jaroj. Ekzemple: tiu ĉi fabriko donis la 33%-on de la tutlanda ŝtalo produktado en 1978. Tiu ĉi laborprodukto bezonis multe da laboristoj, en la brilepoko de ÓKÜ (Metalurgista Fabriko de Ózd, plej lasta nomo) laboris entute pli ol 14.000 homoj.
La ferfabriko ÓKÜ
Likva krudfero en la fabriko de Ózd, 1976
(Foto: Urba Muzeo)
Tiu ĉi longtempa metalurgistiko estas nur memoraĵo por hodiaǔ. La kontinuanta refalo en la siderurgio, kio komenciĝis en la 1990-aj jaroj la diferentaj industriaj uzenoj haltis aǔ ili funkciis nekontinue. Okazis grava ekonomia kaj socia katastrofa situacio. Depost 1990 la metalurgia fabriko de Ózd ĉesis funkcii, rezultante la plej akutan senlaborecon en Hungario. Ne havanta laboron, multaj el la loĝantaro forlasis la urbon kaj translokiĝis al aliaj landpartoj. Tiel la nombro de la inhabitantoj malpliiĝis ~40.000 por hodiaŭ. Ĉiukaze, la ekonomia refalo kaj fermado de la gravaj uzinoj de Ózd okazigis grandegan traŭmaton al la urbo kaj la nordorienta landregiono de Hungario.
Foto de ÓzdFotó
Hodiaǔ favoraj ekonomiaj procesoj ebligas ke ankaǔ Ózd povis esti vivkapabla kaj disvolviĝema urbo. La setlejo nuntempe kontinue renoviĝas kaj kreskas - laŭ siaj eblecoj. Ózd estas la dua multloĝanthava urbo en Borsod-Abaúj-Zemplén departemento. Ĝi havas preskaǔ kvardekmil loĝantojn kaj ĝi rigardas sin la centro de la subregiono Ózd, kio enhavas proksimume okdekmil loĝantaron en dudekok kolonioj en la ĉirkaǔaĵo.
Hodiaǔ Ózd estas la urbo de la rekomenco.
Vidu bildojn pri la urbo el 2013!
Oni diras, ke industriaj urboj ĝenerale ne estas belaj. Ĉu...?!
Fotoj de István Pintér