Ni salutas vin sur nia retejo, kie ni komencas prezenti la esperanto-movadon de la hungara urbo Ózd (prononcu kun iom longa "o"). Ózd estas iama industria urbo en la regiono norda Hungario. Ĉi tie vi povas legi informojn pri la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo, resumojn pri la loka kaj ĉi-regiona movada historio. Nun legeblas nur kelkaj arkivaj tekstoj, sed ni planas ampleksigi la enhavon per retrovitaj dokumentoj. Bonvolu legi nian alvokon pri tio!
Atingebla enhavo:
Resumo pri Ózd - Ekkonu la urbon! (de la komenco ĝis 2013)
Fragmento el la esperanto movado de Ózd (1929) - hungare
Nova Esperanto Rondo de Ózd (1986)
Kie situas Ózd?
Tiu ĉi retejo estiĝis en la jaro 2005.