Ni vizitos tri strandojn ĉe Gdanska Golfo, riĉaj je sablo kaj birdoj. Okaze de 100 jariĝo de la urbo Gdynia ni iomete rakontos pri fama Gdynia modernismo. Krome ni planas kelkajn distrajn punktojn de la programo por bona esperanta etoso.
Kotizoj:
Aliĝkotizo: 100 PLN
Vendreda ekskurso al Hel: 105 PLN (ŝipo) + tagmanĝo (??) + trajno reen al Sopot (24 PLN)
Tranoktoj:
ni rekomendas tranoktojn en Studenta Domo nr 7 en Sopot proksime de nia klubejo str. Armii Krajowej 111
Prezoj: 95 PLN (+ 6,67 PLN)/ nokto en dupersona ĉambro
135 PLN (+6,67 PLN) / nokto en unupersona ĉambro.
Ciuj du ĉambroj havas komunan banĉambron.
Se vi volus tranokti en Studenta domo skribu retmesaĝon al torentosopot@wp.pl, ni aldonas vin al la listo - ankoraux estas 3 liberaj lokoj.
Manĝoj:
Ni planas komunajn manĝojn:
Vendrede - dum ekskurso
Sabate - post ekskurso regalo en ĝardeno de Andreo
Se vi jam pretas aliĝi skribu: torentosopot@wp.pl