Esperantista Biblioteko en Saint-Omer
En la libreto 'Historio de la Nordfrancia Esperanto-Federacio' (iom plikomplitgita E-traduko el ĉ. 1980 de franclingva teksto de Deligny) troviĝas jena inventaro de la biblioteko:
La Esperantista fako instalita en la urba biblioteko de Saint-Omer, kiun oni inaŭguris la 10-an de aprilo 1938, entenas tri partojn :
I. - La biblioteko, kiu enhavas 1650 numerojn, inter kiuj estas :
(a). La unuaj lernolibroj franca kaj pola, eldonitaj en 1887 sub la pseŭdonimo D-ro Esperanto;
(b). La unuaj lernolibroj angla kaj sveda, eldonitaj en 1889 sub la pseŭdonimo D- ro Esperanto;
(c). Multaj originalaj verkoj kaj tradukoj de variaj literaturoj;
(d). Lernolibroj en ĉirkaŭ dudek lingvoj;
(e). Multaj revuoj kaj ĵurnaloj;
(f). Protokoloj de kongresoj universalaj, naciaj, regionaj;
(g). Lernolibroj de ĉirkaŭ tridek provoj de internaciaj lingvoj : sol ré sol, volapük, ido, esperantido, idiom neutral, romanal, interlingua, langue bleue, komsmoglotta, occidental, nov - latin, ktp.
II. - Manskribaĵoj :
(a). De D-ro ZAMENHOF:
Multaj leteroj kaj poŝtkartoj;
Pri mia vivo;
Projekto de deklaracio pri esenco de Esperantismo;
Projekto de Tutmonda Esperantista Ligo;
Preĝo sub la verda standardo.
(b). Multaj leteroj de eminentaj esperantistoj : Bourlet, Cart, de Beaufront, Moch, Boirac, Generalo Sébert, Couturat, ktp., rilatantaj al:
Kontrakto kun Hachette;
Lingva Komitato kaj Akademio;
Naskiĝo kaj disvastigo de Ido;
Historio de la Delegacio, ktp.
III.- Variaĵoj :
Specimeno de la arĝenta spesmilo de S-ro de SAUSSURE.
Unu el la oficialaj standardoj de la unua Universala Kongreso de Boulogne sur Mer en 1905.
Tiuj libroj kaj dokumentoj venas el la propra kolekto de S-ro DELIGNY, forte pliriĉigita per la dokumentoj al li donacitaj de la heredintoj de S - ro MICHAUX, organizinto de la Unua Universala Kongreso de Esperanto.