Mi naskiĝis en Belgio en 1971, studis kemion, sed poste kelkfoje ŝanĝis karieron por finfine labori en artlernejo en Antverpeno, Belgio. Mi esperantistiĝis en 1993 (ĉefe aŭtodidakte) kaj instruis Esperanton interalie en Japanio dum 2 jaroj. Mi estas redaktoro de la revuo 'horizon.taal' de Flandra Esperanto-Ligo.
Krom Esperanto, mi estas pasiita pri lingvoj kaj lingvistiko ĝenerale kaj pri artfotografio ( http://www.ipernity.com/home/lodchjo ). Al mi tre plaĉas traduki kaj mem verki kaj en la nederlanda, kaj en esperanto.