Nun mi loĝas en fama urbo Sergijev Posad, mi admiras ĝiajn bonegajn homojn kaj estas feliĉa pro tio, ke mi loĝas ĉi tie.
Mi naskiĝis en suna urbo Duŝanbeo (ĉefurbo de Taĝikio), kiun ĉirkaŭvolvas ventoj de apudaj glaciriveroj, kiu odoras je melonoj, abrikotoj kaj floroj. En lernejaj kaj studentaj jaroj mi laboris en Duŝanbea zoo kaj hunda klubo. Dum multaj jaroj mi estis feliĉa en gepatra regiono, edziniĝis, naskis infanojn... ĝis kiam en tiu respubliko komencis tio, kion amaskomunikiloj honteme nomis kiel “eventojn pro konflikto inter nacioj”. Kiel centoj da miloj da rifuĝintoj mi estis devigata forveturi el mia patrio.
En Rusio oni ne bezonis inĝenierojn. Mi estis devigata ŝanĝi ne nur landon sed ankaŭ profesion. El teknikisto mi iĝis humanisto. Laŭ feliĉa okazo mi trafis redakcion de distrikta gazeto. Tiu laboro plaĉis al mi, laŭgrade post ĵurnalista laboro mi komencis okupi min pri literaturo.
Mia kreado estas diversa – mi verkas seriozajn verkojn kaj felietonojn, fantastajn kaj virinajn rakontojn, rakontojn pri animaloj kaj taglibron de patrino.