10月1日例会

投稿日: 2010/10/04 6:33:34

Kunsidis 5 membroj. Disdonitaj estis La Movado N-ro 716 kaj La Praktikanto N-ro 4.

Ni diskutis pri bonveniga kunsido por la germanaj geedzoj, kiuj por turismo vizitos nian urbon, kaj planis pli detale pri Zamenhofa festo — Komence en la festo s-ro Matsumoto prelegos pri nuna situacio de Esperanto-movado en la mondo.

Legis la libron Maja Pluvo (p.60 ~ 65).

ザメンホフ祭の最初に、松本会長が最新のエスペラント事情についてスピーチすることになりました。