RETO estas reta evento por Esperantistoj kiuj ne povas ĉeesti la Universalan Kongreson. Ĝi okazos la 13an kaj 14an de aŭgusto (laŭ la Pacifika horzono) kaj enhavos prelegojn, diskutojn, filmojn kaj aliajn programerojn.
RETO okazos
Aŭgusto 13, 17:00-20:00 UTC
Aŭgusto 14, 4:00-7:00 UTC kaj 17:00-20:00 UTC
Aŭgusto 15, 4:00-7:00 UTC
La Zoom-ligilo estas https://ucla.zoom.us/j/94053861765?pwd=VEJSdnYyZjhFeVZNZE94RVRJQ3NnZz09 . La pasvorto estas retkolibro .
Bonaj novaĵoj! Kaj Phil Dorcas de Esperanto-USA kaj Chuck Mays de la Esperantic Studies Foundation prelegos ĉe RETO. Eĉ pli grave, kelkaj esperantistoj kiuj neniam antaŭe prelegis esperante parolos pri siaj interesoj.
Ni havos ankaŭ malfermajn diskutojn. Estos specialaj eventoj por komencantoj, plejparte tiuj, kiuj scipovas la anglan (sed kontaktu nin se vi povas helpi pri aliaj lingvoj).
Se vi havas ideojn por programeroj, sendu retmesaĝon al Ĵenjo Ŝevcov (jane.eco@gmail.com).