RETO: Reta Esperanta Tutmonda Okazo

RETO estas reta evento por Esperantistoj en la tuta mondo. La unua RETO okazis la 13an kaj 14an de aŭgusto, 2022. Nia venonta evento okazos la 18an de februaro, 2023 (laŭ la Kalifornia horzono).

RETO okazos Februaro 18, 2023. Ĝi komenciĝos je la 9a matene PST (17:00 UTC). Estos paŭzo post kvin horoj kaj la evento rekomenciĝos je la 9a vespere PST (5:00 UTC, dimanĉe).

Por aliĝi, alklaku tiun ĉi ligilon.

Tagordo

Ni havos programerojn pri lingvoj, medipoluado, sovieta muziko, la antikva greka lingvo, kaj multaj aliaj temoj. Ni havos ankaŭ kelkajn programerojn por komencantoj kiuj parolas la anglan. Ni havos ankaŭ malfermajn diskutojn.

Dum la paŭzo, estos filmoj kaj kudoj. Ankaŭ diskutĉambroj estos malfermaj.

Prelegontoj 2

Se vi havas ideojn por programeroj, sendu retmesaĝon al Ĵenjo Ŝevcov (jane.eco@gmail.com).