Prof. Dr. Jonas Sauer
Juniorprofesoro (TT)
FSU Jena

Podkasto "Literatur-Rundschau"

En la podkasto "Literatur-Rundschau" (literatura ĉirkaŭrigardo) mi intervjuas matematikistojn, kiuj esploras en la kampo de analitiko, kaj disponigas fonajn informojn pri la subkampo de la spertulo. En ĉiu epizodo ni parolas pri alia gasto kaj alia artikolo. Ni pritraktas ne nur novajn kaj ekscitajn matematikaĵojn, sed ankaŭ la - parte amuzajn - personajn rakontojn kaj sociajn aspektojn malantaŭ la esplorado. La podkasto estas parto de analitika seminario ĉe la Fridriĥ-Ŝilero-Universitato en Jena.

La plena koncepto de la kombinita podkasto / seminario elŝuteblas ĉi tie [en] [de].

Se vi volas ricevi sciigon, kiam lanĉiĝas nova epizodo, bv. registriĝi al nia dissendolisto. Dum la vintra semestro 2021 / 2022 tio okazos ĉiun duan semajnon.


Epizodo 5 - Angkana Rulando

Bonvenon al la kvina epizodo de la matematika podkasto "Literatur-Rundschau" (literatura ĉirkaŭrigardo). En tiu ĉi epizodo mi parolos kun Angkana Rulando. Ŝi gvidos nin tra la proceso de verkado de komuna artikolo kun Antonio Tribucio pri energia skaligo-konduto de singulare perturbita tartaro-kvadrato. Ni precipe lernos kiel diferencialaj inkludoj povas depende de la pririgardata reĝimo montri kaj tre flekseblan kaj tre rigidan konduton.

Sondosiero | Priparolita artikolo | Transkript de la enkonduko [en] [de]


Listo de protagonistoj

Epizodo 4 - Mate Gerenĉero

Bonvenon al la kvara epizodo de la matematika podkasto "Literatur-Rundschau" (literatura ĉirkaŭrigardo). Nia hodiaŭa intervjua gasto estas Mate Gerenĉero. Ĉi-foje ni ekscias, kiel Mate sukcesis kune kun siaj kunaŭtoroj Oleg Butkovskio kaj Konstantinos Dareiotiso uzi stokastikajn kudroteknikojn por ricevi optimumajn konverĝajn kvotojn por alproksimoj de SPDE-oj. Mate rakontos ankaŭ pri tio, kiel li kaj Konstantinos dum frua fazo de siaj sciencaj karieroj entreprenis kiel bierfaristoj.

Sondosiero | Priparolita artikolo | Transkript de la enkonduko [en] [de]


Listo de protagonistoj

Epizodo 3 - Emil Loristo

Bonvenon al la tria epizodo de la matematika podkasto "Literatur-Rundschau" (literatura ĉirkaŭrigardo). Hodiaŭ ni gastigas Emilon Loriston. Ni priparolos lian komunan verkon kun Andrei Lernero kaj Ŝeldi Ombrosio pri malabunda maĵorigado (angl. sparse domination) kaj ĝian aplikon al stokastikaj partaj diferencialaj ekvacioj. Dume ni ankaŭ ekscios, kiom rapide la retpoŝta kesto povas krevi pro abunda plenpleno, se oni kunlaboras kun kolegoj el diversaj partoj de la mondo je kuna projekto.

Sondosiero | Priparolita artikolo | Transkript de la enkonduko [en] [de]


Listo de protagonistoj:

Epizodo 2 - Moric Egerto

Bonvenon al la dua epizodo de la matematika podkasto "Literatur-Rundschau" (literatura ĉirkaŭrigardo). Nia hodiaŭa gasto estas Moric Egerto, kaj ni priekzamenos lian artikolon pri p-elipsaj diverĝencformaj operatoroj kaj holomorfaj duongrupoj. Ni aŭdos de Moric kiel lin ekinteresis verki artikolon pri p-elipseco kvankam tiu temo ne troviĝas en liaj kernaj esplorinteresoj, kaj samtempe ni eklernos kiel ne pasigi la kristnaskajn festotagojn.

Sondosiero | Priparolita artikolo | Transkript de la enkonduko [en] [de]


Listo de protagonistoj:

Epizodo 1 - Patrik Tolksdorfo

Bonvenon al la unua epizodo de la matematika podkasto "Literatur-Rundschau" (literatura ĉirkaŭrigardo). En la hodiaŭa epizodo ni riskas rigardon malantaŭ la kulisojn de artikolo de Rafael Doŝeo (Raphaël Danchin), Matias Hibero (Matthias Hieber), Piotr Muĥao (Piotr Mucha) kaj Patrik Tolksdorfo (Patrick Tolksdorf), kiu pritraktas liberajn randvalorajn problemojn el la fluida mekaniko. Ni aŭdos de Patrik Tolksdorfo mem, kiel tiu ĉi verko ekestis kaj kiel la projekto transformiĝis de originaj planoj pri mallonga artikoleto al ampleksa, plurajn jarojn brakumanta kunlaborado.

Sondosiero | Priparolita artikolo | Transkripto de la enkonduko [en] [de]


Listo de la protagonistoj: