EKzemploJ

Alvoko por dimanĉo al Surgat

Mi alvokas cin, Surgat, per ĉiuj la nomoj ſkribitaj en ĉi tiu libro, ke kiel eble plej baldaŭ ci venu ĉi tien, preta obei min, aŭ ke ci ſendu al mi alian ſpiriton, cian ſubmetiton, por alporti al mi ſ̂tonon, kiu portate igos min nevidebla. Mi alvokas cin ke ci aŭ tiu, kiun ci ſendos eſtu ſubmetita por plenumi mian volon en ĉio, kion mi ordonos, ſen noci min iel ajn, kaj ke ci ſciu kaj alportu ĉion, kion mi bezonas.


Ekstrakto el Grimorium Verum (18ma jarcento)

La Biblio

Patro Nia, kiu estas en la ĉielo,

sanktigata estu via nomo.

Venu via Regno.

Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ,

kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,

kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.

Kaj ne konduku nin en tenton,

sed liberigu nin de la malbono.

La blua vulpo

La bluaj vulpoj similas ŝtonojn en maniero tiel mireginde, ke oni nomus ĝin sorĉaĵo. Kiam ili kuŝas apud ŝtonoj en vintro, estas neeble distingi ilin de la ŝtonoj mem; pli multe ol eĉ la blankaj vulpoj, kiuj ĉiam ĵetas ombron aŭ rimarkigas sin sur la neĝo pro sia flaveta paleco.

Blua vulpino kuŝas firme sur sia ŝtono, lasante la neĝon duniĝi sur ŝi ĉe la alventa flanko. Ŝi turnas la postaĵon al la vento, buliĝas, kaj enpikas la muzelon sub la femuron, fermetante la palpebrojn ĝis kiam la pupiloj iĝas apenaŭaj. Tamen ŝi ne perdas el la vido la viron, kiu ne movas unu muskolon de kiam li kaŝis sin sub la superpendanta amaso, ĉi tie sur la pli supraj deklivaĵoj de Ashejmar, antaŭ ĉirkaŭe dek ok horoj. La neĝo amasiĝis kaj falis sur lin tiom, ke li nun similas nenion krom maso de ruina muro.

La besto ne devas permesi al si forgesi, ke la viro estas ĉasisto.


Ekstrakto el Skugga-Baldur (2003)de Sjón

Cosmopolitan

Laetitia Casta

Scarlett Johansson

En la nesto de la velociraptoro

Staris Azog, kun dorso ĉe la muro, vestite nur per malsekaj cervledoj, atendante ke la bestio tranĉegos ŝian torson ĝis kiam ŝi kuŝos sendefende kaj sangante sur la malseka planko de la kaverno. Ŝi scivolis ĉu ĝi mortigos ŝin unue, aŭ ĉu ŝiaj mem­broj estos detranĉataj de ŝia korpo dum la bestio manĝegos ŝin.

Anstataŭe, ĝi etendis manon por ekkapti ŝian malsekan peltan veston dum ĝi adheris al unu ŝultro. Azog sentis la kison de akraj ungegoj kontraŭ sia haŭto dum la pelto glitis de ŝia ŝul­tro kaj eksponis unu nudan, leviĝadantan mamon. La raptoro paŭzis, scivola, flaradante ŝin dum ŝi premis sin malesperante kontraŭ la muron.

Reptila lango, rigida kaj varma, elpafis sin por leki ŝian molan, nudan haŭton tiel subite eksponitan. Azog enspiregis ĉe la tuŝo, poste gradope relaksis sin dum ŝia korpo ek­varmis ĉe la ebriiga sento de la bestia felo kontraŭ la sia.

Ŝi ne estis certa ĉu ŝia subita ekscito estas pro ŝia antaŭa frustrita klimakso en la mal­varmeta rivereto, aŭ ĉu ŝi nur deziregas senton lastan kaj plaĉan antaŭ esti dis­mem­bri­gata parto post parto de la granda, skvama bestio. Pro unu kaŭzo aŭ alia, Azog ĝuis la raspon de ĝia lango, varma kaj malglata, sur sia sentema haŭto.


Ekstrakto el In the Velociraptor’s Nest (2013)de Christie Sims(Jes, ĉi tiu romano vere ekzistas!)

La feino

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon ; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese.

Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon.

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki.

“Tre volonte, mia bona,” diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino : “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino).

“Mi faras al vi donacon,” daŭrigis la feino, “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.”

Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfeliĉa knabino, “ke mi restis tiel longe”. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj.

“Kion mi vidas !” diris ŝia patrino kun grandega miro. “Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj ! De kio tio ĉi venas, mia filino ?” (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. “Se estas tiel,” diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas ; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon ? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon ; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.”

“Estus tre bele,” respondis la filino malĝentile, “ke mi iru al la fonto !” — “Mi volas, ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj !”

La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). “Ĉu mi venis tien ĉi,” diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, “por doni al vi trinki ? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino ! Mia opinio estas : prenu mem akvon, se vi volas trinki.”

— “Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero.

— “Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano.”

Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi : “Nu, mia filino ?” — “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon.

— “Ho, ĉielo !” ekkriis la patrino, “kion mi vidas ? Ŝia fratino en ĉio estas kulpa ; mi pagos al ŝi por tio ĉi !” Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin.

La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro.

La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis ; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras.

— “Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo”.

La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi.

Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si ; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.

Les FéesEl Les Contes de ma Mère l’Oye (1697)de Charles Perrault

Fino de aksiomo

Salĉjo stariĝis kaj studis Kaj-Signon, poste Koran. Almenaŭ li havis la prudenton ne rigardadi Kaj-Signon tiel kiel li ŝin rigardadis kiam li volis timidigi ŝin. “Antaŭ ol vi foriros, mi volas ekzameni kelkajn raportojn pri aliaj ... vidoj, ni diru,” diris Salĉjo, gestante al la dosierujoj sur la tablo. “Tiuj ne estas amigdalinaj, kaj ni agas supozante, ke plej multaj el ili ne estas legitimitaj, sed mi ŝatus ricevi vian spertan opinion.”

Li malfermis kelkajn dosierujojn, kiuj enhavis, kio similis kriminalajn dosierojn far konspiraj teoruloj ... Kelkaj artistaj interpretoj ŝajnis familiara al Kora; la dosiero etikedita estiel Fluganta Holandano, alinome “Grizuloj,” enhavis artistan interpreton de la stereotipa, homoida eksterterulo de Roswell kun okuloj grandaj kaj nigraj. La dosiero Nautilus, alinome “Reptilieculoj,” enhavis interpreton de duonlacerto, duonhomo. Al Kora, ili ĉiuj ŝajnis absurdaj, partikulare la Reptilieculoj. Ŝi ne povis kredi, ke ili konsideris la Reptilieculojn sufiĉe serioze por havi dosieron pri ili.

“Ni konfirmis tri surteriĝojn de ETI,” daŭrigis Salĉjo. “Fremda, en 1971, kaj ĉijare, Kaj-Signo en aŭgusto kaj Obeluso en septembro. Ĉiuj specioj de ETI kodnomitaj ‘Pequod.’”

Li levis la dosieron pri Kaj-Signo. “La kodnomoj far ROSA, kutime vortoj en Esperanto — D-ro Ghasabian diris al mi, ke la via estas” — li klinis la kapon, hezitante pri la vorto — “‘Scio’?”

“Ni probable devus nomi lin nur ‘Kaj-Signo,’” diris Kora.

“Ĉu ĝi ne plaĉas al li?”

“Al li ĝi ne gravas. Li diras, ke la nomoj estas ‘arbitraj.’ Sed ‘Kaj-Signo’ estas kiel ĉiuj jam konas lin. Kaj tiu nova estas kelke stulta.”

“Ĉu pli stulta ol ‘Kaj-Signo’?” Salĉjo levis la brovojn. “Ĉu gravas al li tio?”

“Ne. Ĝi gravas al mi.”

Salĉjo altigis la ŝultrojn. “Mi pensus, ke ili jam abandonis la nomojn en Esperanto ĉiuokaze. Ke ili donis nomojn kiel ‘Danĉjo’ aŭ ‘Briano.’ Mi supozas, ke ĝi ne gravas. Ekster la informoj pri kiu ni havas pruvon, ni havas litere milojn da atestoj de homoj asertantaj, ke ili aŭ vidis ŝipojn de ETI aŭ estas mem viktimoj de kidnapado. Plej multaj el tiuj ni povas pruvi esti mistifikoj. Ekzemple, ni havas neniajn informojn indikantajn, ke la Reĝino de Anglio estas persono reptilia kiu bezonas konsumi homan sangon por konservi sian homan formon.”

“Li diras, ke li ne komprenas kial homa sango estas unika aŭ preferebla formo de nutraĵo, sed ke ni ne devus ekskluzivi la eblon.” Kora rigardis Kaj-Signon por certigi, ke ŝi ne mistradukis, duonatendante lin promulgi korekton.

La ridetaĉo de Salĉjo malaperis. “Diru al mi, ke li ne parolas pri Reptilieculoj, mi petas.”

La fingroj de Kaj-Signo vagis al dosiero. “Ne Reptilieculoj,” diris Kora.


Ekstrakto el Axiom’s End (2020)de Lindsay Ellis

La granda lingvo de nia epoko

La rusa iĝis tutmonda lingvo.... La sinsekva ŝanĝado de tutmondaj lingvoj pasas tra la tutan miljaran historion de la homaro. La latino estis la lingvo de la antikva mondo kaj de la frua Mezepoko. La franca estis la lingvo de la reganta klaso de la feŭda epo­ko.... La angla iĝis la tutmonda lingvo de kapital­ismo... La franca disvastiĝis tra la tuta mondo de nobeloj, la angla — komercistoj.... Ili kreis inter­nacian komunumon de la regantaj klasoj, sed sen­ŝanĝe je la malprofito de popolaj, naciaj lingvoj.... Kapital­ismo angligis la burĝan super­ul­aron de kolonioj, koruptante tiujn hindojn, ĉinojn, arabojn, kiuj kune kun kosmopolita lingvo ellernis mal­estimon por «indiĝenoj». La angla koruptis homojn en Azio kaj Afriko.

La rusa estas la unua tutmonda lingvo de internaciismo, malamika al la kosmopolita senpersonigo de nacioj.... Sen la rusa, jam nun ne estas eble esti aŭtentike klera homo, kaj se tio ankoraŭ estas neklara al iuj erudiciuloj de Okcidento, ĝi iĝis klara al kleraj homoj el la laborista klaso kaj el la avangarda intelektularo.


Ekstrakto el “Великий язык нашей эпохи” en Литературная газета, n-ro 1 (1 januaro 1949)de David Zaslavsky

La Hávamál

Mi scias, ke mi pendis de vent-batita arbo,

naŭ plenajn noktojn,

lance vundite kaj oferite al Odino,

mi mem al mi mem,

sur tiu arbo, pri kiu neniu scias, de kiuj radikoj ĝi devenas.


Nek panon oni al mi donis nek kornon,

malsupren mi rigardis,

prenis mi la runojn,

kriegante mi prenis,

kaj falis de tie.


Stancoj 138-146 de la Hávamál

The Iconophile

La relikvujo de mizantropa Interretgiko pri la diinoj kaj sanktulinoj de la famula diaro
Ĉefpaĝo    Pri    Kontakti

La celebro far Kate Upton de “la Nacia Tago de la Intermamo”

Afiŝita je 2011 aprilo 17 de La Studito

Kvankam mi estis certe desapontita pro sciiĝi estiel infano, ke Kristonasko kiel oni nun konas ĝin estas pli multe la inventaĵo de Macy’s ol la natura evoluo de tradicio kristana aŭ eĉ kristanigita, mi estis ĵetita en psikologian spiralplonĝon kiam mi pli lastatempe malkovris, ke la Nacia Tago de la Intermamo, ŝajne sinkiginta siajn radikojn en antikvan praktikon, fakte estas nur taktiko de merkatiko inventita de Wonderbra kaj Cosmopolitan en 2002.

Tamen, kiam oni havas iun Kate Upton faranta la diservon de la Nacia Tago de la Intermamo, la absoluta manko de aŭtentikeco de la celebro ne vere ŝajnas gravi.

iMac

Konfiguri vian iMac

Sekvu ĉi tiujn paŝojn por konfiguri vian iMac. Ne ŝaltu vian iMac ĝis paŝo 4.

Paŝo 1: Pasigu la nutran kablon tra la truon en la subtenilo, konektu ĝin al la nu­trin­go sur la postaĵo de via iMac, kaj poste enmetu ĝin en kontaktingon.

La ĵuroj de Strasburgo

Nu, la 16an de la kalendoj de marto, Lu­do­vi­ko kaj Karlo kunvenis en la urbo antaŭe nomata Argentaria, mas nun komune nomiĝas Strasburgo, kaj faris la ĵurojn sube notatajn, Lu­do­vi­ko romanike, Karlo germane. Sed antaŭ ol ĵuri, ili alparolis la ĉirkaŭan plebon, unu germane, alia romanike. Lu­do­vi­ko, pro ke li pli aĝis, tiel komencis la unuan antaŭ­parolon:

Vi scias kiomajn fojojn Lotario, post la morto de nia patro, strebis detrui nin, postkurante min kaj ĉi tiun mian fraton ĝis ekstermo. Sed pro tio, ke nek frateco nek kristanismo nek iu ajn natura inklino krom justo povis estigi pacon inter ni, ni fine estis devigitaj alporti la aferon al la juĝo de ĉiopova Dio, por ke, kiu ajn estos lia volo, ni devos esti kontentaj.

La rezulto estis, kiel vi scias, ke per la mizerikordo de Dio ni emerĝis la venkintoj, kaj ke li, venkite, retretis al sia popolo kie li estis forta. Deposte, vere, pro frata amo kaj ankaŭ kompato al la kristanaro, ni decidis ne postkuri kaj detrui ilin, sed ĝis nun, kiel antaŭe, almenaŭ petis de li cedi sin al justo.

Sed post tio, li ne estis kontenta per la juĝo de Dio, kaj denove ne ĉesas postkuri per siaj armeoj min kaj ĉi tiun mian fraton, kaj plue li detruas nian popolon incendie, prirabe, kaj murde. Pro tio ni nun, devigate de neceso, kunvenas, kaj, pro ke ni kredas ke vi dubas nian stabilan fidon kaj firman fratecon, ni faros ĉi tiun ĵuron inter ni antaŭ vi.

Ne por iu ajn nejusta ambicio ni agas, sed nur por tio, ke se Dio al ni donos trankvilon per via helpo, ni estu pli certaj pri komuna avantaĝo.

Sed se mi, Dio ne volu, malobservos la ĵuron, kiun mi estas faronta al mia frato, mi ellasos ĉiujn vin de mia suvereneco super vi kaj de la ĵuro, kiun vi faris al mi.

Tuj kiam Karlo finis oratori romanike la samajn vortojn, Ludoviko, pro ke li pli aĝis, estis la unua ĵuri sian fidelecon:

Pro amo a Deo ed pro la Kristanaro e nia komuna salvo, de ca dio adavane, quante Deo a me donas la sajeso e la povo, tante me sokursos ca mea frato Karolus, ed en helpo ed en singla kozo, quale on yure devas sokursar sua frato, segun quante lu facez same a me. E kun Lotharius me nultempe aceptos akordo qua per mea volo nocos ca mea frato Karolus.

Kiam Ludoviko finis, Karlo germane ĵuris per la samaj vortoj:

Pro amo ad Deo et pro Cristia et nostra comuna salvo, de ecuista dio adabante, cuante Deo ad mi donan la sapientitio et la poto, tante mi sucursun ecuista mea fratro, et en adjuto et en cascuna coso, cuale homi yure deban sucursan sua fratro, secuno cuante li faces metípsime ad mi. Et cum Lothario mi jamás acceptun on concordo cua per mea volitiono noçun ecuista mea fratro.

La ĵuro, kiun ĉiu popolo en sia propra lingvo faris estas, romanike, tiel havata:

Se Ludovikus tenos al juro qua lu facis a sua frato Karolus, e Karolus, mea sinioro, por lua parto, ne tenos a lo, e se me ne povos despersuadar lu, nek me nek irgu qua me povos despersuadar helpos lu irga-maniere kontre Ludovikus.

Kaj germane:

Se Cárolo tenun ad la juro cua li facin ad sua fratro Ludovico, et Ludovico, mea dómino, por luya parto, ne tenun ad lo, et se mi ne potun despersuaser li, nec mi nec álicu cunche cua mi potun despersuaser adjuntun li alicuale cunche contre Cárolo.

Elfarinte ĉi tion, Ludoviko direktis sin al Worms sekvante Rejnon tra Speyer, kaj Karlo sekvante Vogezojn tra Wissembourg.


de Nitardo(substituinte Esperanton, Idon, kaj Romanicon al mezepoka latino, la antikva franca, kaj la antikva altgermana, respektive)

Kanto pri fajro kaj glacio

Dum la pago estis realigata, Krazno mo Nakloz favoris Dajneron per kelkaj lastaj konsiloj pri kiel trakti ŝiajn trupojn.

—Ili estas ankoraŭ senspertaj —li diris per Misandejo—. Diru al la putino de Vesteroso, ke estus prudente sanginici ilin frue. Dum sia vojo ŝi renkontos multajn malgrandajn urbojn, maturajn fruktojn por la prirabado. La tuta rabaĵo, kiun ŝi prenos, estos sole ŝia. La Sen­makululoj ne avidas oron aŭ gemojn. Kaj se ŝi prenos kaptitojn, ŝi bezonos nur mal­multajn gardistojn por marŝigi ilin al Astaporo. Ni aĉetos la sanajn, kaj ni pagos bone. Kaj kiu scias? Post dek jaroj, iuj de la knaboj, kiujn ŝi sendos al ni eble iĝos Senmakululoj siavice. Tiel ĉiuj prosperos.

Fine ne restis pluaj varoj por aldoni al la amaso. La dotrakoj surĉevaliĝis unufoje plu.

—Jen ĉio, kion ni povis porti —diris Danjo—. La cetero atendas vin sur la ŝipoj, granda kvanto da sukceno, da vino kaj da nigra rizo. Ankaŭ estas la ŝipoj mem. Do la unika restaĵo estas…

—La drako —finis la Grazdano kun la pinta barbo, tiu, kiu parolis la komunan lingvon per tiel forta akĉento.

—Kaj jen li atendas.

Siro Jorao kaj Belvo marŝis apud ŝi ĝis la portlito, kie Drogono kaj siaj fratoj kuŝis ĝuante la sunon. Ĵikvio malligis unu ekstremaĵon de la ĉeno, kaj transdonis ĝin al ŝi. Kiam ŝi ektiris ĝin, la nigra drako levis la kapon, siblante, kaj disfaldis flugilojn el nokto kaj skarlato. Krazno mo Nakloz ridetis larĝe dum ilia ombro falis super li.

Danjo transdonis al la sklavisto la ekstremaĵon de la ĉeno de Drogono. Interŝanĝe li prezentis al ŝi la vipon. La tenilo estis nigra drakosto, komplike gravurita kaj inkrustita per oro. Naŭ ledaj rimenoj longaj kaj maldikaj pendis de ĝi, ĉiuj finigitaj per orita ungego. La ora pomelo estis la kapo de virino, kun pintaj eburaj dentoj.

—La fingroj de la harpio —Krazno nomis la vipon.

Danjo turnis la vipon en sia mano.

«Kiel leĝera estas la aĵo, kaj kiel grandan pezon ĝi portas.»

—Ĉu do ĝi jam estas farita? Ĉu ili apartenas al mi?

—Jam estas farita —li akordis, bruske ektirante la ĉenon por malsuprigi Drogonon de la portlito.

Danjo enseliĝis sur sia arĝenta. Ŝi sentis la koron batadi en la brusto. Ŝi sentis sin malespere timanta. «Ĉu tio ĉi estas kion farus mia frato?» Ŝi demandis sin ĉu princo Rajgaro estis egale anksia kiam li vidis la armeon de la Uzurpinto formita trans la Tridento, kun ĉiuj ĝiaj standardoj flirtantaj en la vento.

Ŝi ekstaris sur la piedingoj kaj levis la fingrojn de la harpio super la kapo por ke ĉiuj la Senmakululoj ilin vidu.

—ĜI ESTAS FARITA! —ŝi kriis plenpulme—. VI ESTAS MIAJ! —Ŝi spronis la ĉevalinon kalkane kaj galopis laŭ la unua vico, tenante la fingrojn alte—. NUN VI APARTENAS AL LA DRAKO! VI ESTAS AĈETITAJ KAJ PAGITAJ! ĜI ESTAS FARITA! ĜI ESTAS FARITA!

Ŝi ekvidis la maljunan Grazdanon turni sian grizan kapon bruske. «Li aŭdas min paroli la valiran.» La aliaj sklavistoj ne atentis. Ili amasiĝis ĉirkaŭ Krazno kaj la drako, kriante konsilojn. Kvankam la Astaporanoj ektiris kaj tiris, ili ne povis eltiri Drogonon de la portlito. Fumo ŝprucis griza de lia malfermita faŭko, kaj lia longa kolo volviĝis kaj rektiĝis dum li mordis direkte de la vizaĝo de la sklavisto.

«Jam estas tempo por transiri la Tridenton», pensis Danjo dum ŝi returniĝis kaj revenis sur sian arĝentan. Ŝiaj sangorajdistoj proksimiĝis ĉirkaŭ ŝi.

—Vi estas en malfacileco —ŝi rimarkis.

—Li ne volas veni —diris Krazno.

—Estas kialo. La drakoj ne estas sklavoj.

Kaj Danjo trasvingis la vipon per sia tuta forto sur la vizaĝon de la sklavisto. Krazno kriegis kaj ŝanceliĝis retro; la sango fluis ruĝa malsupren sur la vangoj en la parfumitan barbon. La fingroj de la harpio duone disŝiris lian vizaĝon per unu bato, sed ŝi ne paŭzis por kontempli la ruinon.

—Drogono —ŝi kantis laŭte kaj dolĉe, jam forgesinte sian tutan timon—. Dracarys.

La nigra drako etendis siajn flugilojn kaj roris.

Lanco el flamo kirlanta kaj malhela trafis Kraznon plene en la vizaĝo. La okuloj fandiĝis kaj kuris malsupren sur la vangoj, kaj la oleo en la hararo kaj la barbo ekflamis tiel violente, ke dum unu momento la sklavisto surportis kronon el fajro duoble pli alta ol la kapo. La subita stinko de karbigita karno dronigis eĉ lian parfumon, kaj lia ululado ŝajnis dronigi ĉiujn aliajn sonojn.

Tiam la Placo de Puno krevis en sangon kaj ĥaoson. La Bonkoraj Mastroj kriegis, stumblis, forpuŝis inter si kaj hastante implikiĝis en la franĝo de siaj tokaroj. Drogono flugis preskaŭ pigre ĝis Krazno, batante per la nigrajn flugilojn. Dum li donis al la sklavisto ankoraŭ gustumon de fajro, Irio kaj Ĵikvio elĉenis Viserionon kaj Rajgalon, kaj subite estis tri drakoj en la aero. Kiam Danjo turniĝis por rigardi, triono da la fieraj demonkornaj militistoj estis faranta ĉion eblan por ne fali de siaj teruritaj rajdobestoj, dum alia triono estis fuĝanta en ekbrilegon el kupro. Unu viro tenis sin en la selo sufiĉe longe por malingi glavon, sed la vipo de Ĵogo volviĝis ĉirkaŭ lia kolo kaj obstrukcis lian krion. Alia perdis manon pro la arakh de Raĥaro kaj forrajdis ŝanceliĝanta kaj ŝpruciganta sangon. Aggo sidis kalme, almetante sagojn al la tendeno kaj pafante ilin al tokaroj. Arĝenta, ora, aŭ simpla; ne gravis al li la franĝoj. Ankaŭ forta Belvo estis malinginta la arakh, kaj li girigis ĝin dum li sturmis.

—Lancojn! —Danjo aŭdis unu el la Astaporanoj krii. Ĝi estis Grazdano, la maljuna Grazdano en sia tokar peza pro perloj—. Sen­makululoj! Defendu nin, haltigu ilin, defendu viajn mastrojn! Lancojn! Glavojn!

Kiam Raĥaro metis sagon tra lia buŝo, la sklavoj tenantaj lian portseĝon disiĝis kaj forkuris, forĵetante lin senceremonie sur la teron. La maljunulo rampis ĝis la unua vico de eŭnkoj; lia sango flakiĝis sur la pavimeroj. La Sen­makululoj eĉ ne rigardis malsupren por observi lin morti. Vico post vico post vico, ili staris.

Kaj ne moviĝis.

«La dioj aŭdis miajn preĝojn.»

—Senmakululoj! —Danjo galopis antaŭ ili, kun la plektaĵo arĝenta kaj ora fluganta malantaŭ ŝi, kaj kun la tintilo sonoranta ĉe ĉiu paŝo—. Mortigu la Bonkorajn Mastrojn, mortigu la soldatojn, mortigu ĉiun viron, kiu surportas tokaron aŭ tenas vipon, sed damaĝu neniun infanon de malpli ol dudek jaroj, kaj debatu la ĉenojn de ĉiu sklavo, kiun vi renkontos. —Ŝi levis la fingrojn de la harpio en la aero… kaj forĵetis la vipon—. Liberecon! —ŝi kriis—. Dracarys! Dracarys!

—Dracarys! —ili kriis responde, kaj Danjo neniam aŭdis pli dolĉan vorton—. Dracarys! Dracarys!

Kaj ĉie ĉirkaŭ ili, sklavistoj kuris kaj ploregis kaj petegis kaj mortis, kaj la polva aero pleniĝis de lancoj kaj fajro.

Ekstrakto el A Storm of Swords (2000)de George R.R. Martin

Katulo 16

PVGFIKOS MI VIN KAJ BVŜFIKOS,

PASIVAĈA AV̆RELIO KAJ NJO-KNABA FVRIO,

VI KIVJ MIN PRO MIAJ VERSETOJ JVĜIS,

ĈAR ILI ESTAS SENTEMAJ, ESTIEL TRO MALMVLTE PVDORA.

KVANKAM ESTI ĈASTA DECAS POR LA PIA POETO

MEM, POR LIAJ VERSETOJ NENIO NECESAS;

DO FINE TIVJ HAVAS SAPORON KAJ ĈARMON

SE ILI ESTAS SENTEMAJ KAJ TRO MALMVLTE PVDORAJ,

KAJ INCITI JVKON POVAS.

MI NE DIRAS EN KNABOJ, SED EN TIVJ HARAĴVLOJ

KIVJ JAM NENION SENTAS EN SIAJ LVMBOJ.

ĈV VI, KIVJ MILOJN MVLTAJN DA KISOJ

LEGIS, MIN ESTIEL MALBONA VIRO JVĜIS?

PVGFIKOS MI VIN KAJ BVŜFIKOS.


de Gajo Valerio Katulo (ĉirkaŭ 54 a.K.)

Kiel mendi en Starbucks

Mendi en Starbucks povas esti timige por tiuj, kiuj ne estas spertuloj pri kafo aŭ kutimantoj de Starbucks. Per malmulto de baza kono de kafo-preparado, fari vian prok­siman mendon en Starbucks estos tre trankvile kaj lasos vin kun la perfekta trinkaĵo.


Ekstrakto el How to Order at Starbucks

Loĝanto bezonata

0,00 £ ĉiumonate

Proprietaĵa speco: DomoDato havebla: 11 jun 2013Luprezo: 0,00 £Disponebla al paroj: NeĈambra speco: DuoblaPrezofteco: ĈiumonateSpeco de vendanto: PrivataStato: Fermita

Priskribo

Saluton, mi serĉas loĝanton por mia domo. Mi ĝuis vivon longan kaj interesan, kaj jam elektis Brajtonon kiel situon por mia retiriĝo. Inter la multaj aferoj, kiujn mi faris en mia vivo estas pasigi tri jarojn sola sur Insulo Sankta Laŭrenco. Ĉi tiuj eble estis la plej intensaj kaj fascinaj jaroj de mia vivo, kaj min havis estiel kompanon rosmaro, kiun mi nomis Gregorio. Neniam mi havis tiel kontentigantan rilaton kun iu ajn, ĉu homa aŭ alia, kaj foririnte de la insulo mi estis korŝirita dum monatoj.

Mi jam trovas min en granda domo kun elvido sur Parkon de Reĝino kaj avidas loĝanton. Ĉi tio estas pozicio, kiun mi estas preparita oferti senpaga (t.e. kun nenia luprezo pagenda) ĉe la plenumo de iuj kondiĉoj. Mi konstruas dum la lastaj monatoj realecan rosmaran kostumon, kiu sidos bone al plejmultaj personoj de mezaj proporcioj, kaj permesos plenan kaj facilan moviĝon rolan. Por alpreni la pozicion estiel mia loĝanto, vi devas esti preparita surhavi la rosmaran kostumon dum ĉirkaŭe du horoj ĉiutage (kutime, ĉi tio ne estas du horoj ĉiutage — mi diras tion ĉi tie nur, ke vi havu klaran ideon pri la laborŝarĝo). Surhavante la rosmaran kostumon vi devas esti rosmaro — devas esti nenia parolado en homa voĉo, kaj ia ajn komuniko devas konsisti el fari eligojn en la voĉo de rosmaro — mi kredas, ke ekzistas registraĵoj haveblaj sur la TTT — laŭ mi, la voĉo estas la plej natura afero, kiun mi iam aŭdis. Aliaj devoj inkluzivos kapti kaj manĝi la fiŝojn kaj krabojn, kiujn mi kelktempe ĵetos al vi dum vi estas la rosmaro.

Krom tio, vi estos libera fari kion ajn vi elektos, kaj havos grandspacan duoblan ĉambron, liberan uzon de la domo (escepte de mia dormoĉambro kaj mia metiejo), kaj uzon de ĉiuj instalaĵoj interne. Mi estas komplezema persono por kunhavi domon, kaj krom ludi la akordionon miaj gustoj estas facile akomodeblaj.

Pro la naturo de ĉi tiu pozicio mi bezonos provaŭdi ĉiujn petantonj antaŭ ol konsenti loĝigi la elektitan kandidaton. Bonvolu kontakti min se vi havas demandojn.


De mistifika anonco afiŝita en gumtree.comde Chris Parkinson

Malbena tabuleto

Romiana malbena tabuletotrovita apud la estuaro de Hamble en Hampshire, Anglio

La Mastro de l’ Ringoj

La Pordoj de Durino

Desegno de la Pordoj de Durino, de The Fellowship of the Ring (1954)de J.R.R. Tolkien

Erudiciulo pri la Antikva Lingvo

“Ho Belaj Popolanoj! Ĉi tiu fortuno estas pli multa ol mi esperis,” diris Pippin. Sam estis senparola. “Mi ja dankas vin, Gildor Inglorion,” diris Frodo klinante sin. “Elen síla lúmenn’ omentielvo, stelo brilas en la horo de nia renkonto,” li aldonis en la alta lingvo de la Elfoj.

“Gardu vin, amikoj!” kriis Gildor ridante. “Parolu neniajn sekretojn! Jen erudiciulo pri la Antikva Lingvo. Bilbo estis bona majstro. Saluton, amiko de la Elfoj!” li diris, klinante sin al Frodo. “Venu jam kun viaj amikoj kaj aliĝu al nia kompanio!”....


Ekstrakto el The Fellowship of the Ring (1954)de J.R.R. Tolkien

Maŝineca oranĝo

Estis mi, tio estas Aleĉjo, kaj miaj tri drugoj, tio estas Peĉjo, Georĉjo kaj la Obtuza, kaj ni sidis en la Laktotrinkejo Korova rasudokumante por scii kiel pasigi la vesperon. La Laktotrinkejo Korova vendis lakton plus, lakton plus veleceton, sintemeskon aŭ drenkromon, kiu estis tio, kion trinkis ni. Ĉi tio akrigas onian spiriton kaj preparas onin por poko da la ultraviolento.


Ekstrakto el A Clockwork Orange (1962)de Anthony Burgess

Meksika “Lotería”

La morto de Arturo

Tiam Siro Bedivero foriris, kaj iris al la glavo, kaj milde alprenis ĝin, kaj iris al la marbordo; kaj tie li ligis la zonon ĉirkau la manŝirmiloj, kaj poste li ĵetis la glavon kiel eble plej foren en la akvon; kaj brako kaj mano venis super la akvo kaj trafis ĝin, kaj kaptis ĝin, kaj tiam skuis kaj svingis ĝin trifoje, kaj tiam malaperis la mano kun la glavo en la akvon.


Ekstrakto el Le Morte d’Arthur (1485)de Thomas Malory

National Geographic

Nekronomiko

Oni ankaŭ devus ne pensi ke la homo estas la plej maljuna aŭ la lasta de la mastroj de la Tero, nek ke la komuna plimulto da la vivado kaj substanco promenas sola. La Antikvuloj estis, La Antikvuloj estas, kaj La Antikvuloj estos. Ne en la spacoj kiujn ni konas, sed inter ili. Ili promenas serenaj kaj praaj, sendimensiaj kaj al ni nevideblaj. Yog-Sototo konas la pordon. Yog-Sototo estas la pordo. Yog-Sototo estas la ŝlosilo kaj la gardisto de la pordo. Pas­int­eco, prezenco, futuro, ĉiuj estas unu en Yog-Sototo. Li scias, kie Ili violente malfermis pasejon antaŭ longe, kaj kie Ili malfermos pasejon denove. Li scias, kie Ili tretis la kampojn de Tero, kaj kie Ili ankoraŭ tretas ilin, kaj kial neniu povas vidi Ilin dum Ili tretas. Per Ilia odoro povas homoj kelkfoje koni Ilin estiel proksimaj, sed Ilian ŝajnon neniu homo povas koni, escepte en la trajtoj de tiuj, kiujn Ili generis al la homaro; kaj de tiuj estas multaj specoj, diferencaj en simileco de la plej vera bildo de la homo ĝis tia formo sen videbleco aŭ substanco kiu estas Ili. Ili marŝas nevidataj kaj fetoraj en solecaj lokoj kie oni diris la Vortojn kaj hurlis tra la Ritoj je iliaj oportunaj momentoj. La vento babilaĉas per Iliaj voĉoj, kaj la Tero murmuraĉas per Iliaj konscioj. Ili fleksas la arbaron kaj premfrakasas la urbon, sed povas nek arbaro nek urbo vidi la manon kiu batas. Kadato en la malvarma dezerto konis Ilin, sed kiu homo konas Kadaton? La glacia dezerto de la Sudo kaj la sinkintaj insuloj de la Oceano tenas ŝtonojn sur kiuj Ilia sigelo estas gravurita, sed kiu estas vidinta la urbon profundan kaj frostan aŭ la turon fermitan kaj delonge girlanditan per algoj kaj ciripedoj? La Granda Ĥtulho estas Ilia kuzo, sed li povas distingi Ilin nur neklare. Iä! Shub-Niggurath! Estiel fetoron vi konos Ilin. Ilia mano estas je viaj gorĝoj, sed vi ne vidas Ilin; Ilia loĝejo estas eĉ la sama kiel via gardata sojlo. Yog-Sototo estas la ŝlosilo al la pordo, per kiu la sferoj renkontiĝas. La homo reĝas nun kie antaŭ longe reĝis Ili; baldaŭ reĝos Ili kie nun reĝas la homo. Post la somero estas la vintro, kaj post la vintro la somero. Li atendas, paciencaj kaj potencaj, ĉar ĉi tie reĝos Ili denove.


Ekstrakto el Al Azif, alinome la Necronomicon (8a jarcento)de “Abdul Alhazred”kiel citata en The Dunwich Horror (1929)de H.P. Lovecraft

Notoj de subtere

Mi estas viro malsana ... Mi estas malica viro. Nealloga viro mi estas. Mi pensas, ke al mi malsanas la hepato. Cetere, mi tute neniel komprenas mian malsanon kaj ne scias kun certo, kio al mi malsanas. Mi kuracata ne estas kaj neniam estis, kvankam medicinon kaj kuracistojn mi respektas. (Mi estas sufiĉe klera, por ne esti superstiĉa ĝisekstreme, tamen mi estas superstiĉa.) Ne, mi ne volas esti kuracata pro malico. Jen ĉi tion, certe, vi ne degnas kompreni. Nu, sed mi komprenas. Mi, sendube, ne kapablos al vi ekspliki, kiun precize mi ĉagrenas en ĉi tiu kazo per mia malico; mi perfekte bone scias, ke eĉ kuracistojn mi neniel povas “fitrompi” per tio, ke ĉe ili mi ne estas kuracata; mi pli bone ol ĉiuj scias, ke per ĉio ĉi mi nur sole min mem malutilas kaj neniun alian. Sed tamen, se mi ne estas kuracata, tio estas pro malico. La hepato malsanas, do jen malsanu ĝi ankoraŭ pli forte!


Ekstrakto el Записки из подполья (1864)de Fjodor Dostojevskij

Novaĵoj

Mark Esperanto? Trump misnomas sian defendan sekretarion en pepo

Eĉ por prezidento, kiu ofte lardas siajn interretajn mesaĝojn per mistajpoj, misuzoj de majusklaj blokoj kaj erarantaj krisignoj, la dimanĉa mesaĝo en Tvitero pri Sirio enhavis supergrandan nombron da eraroj.

Prezidento Trump kun sia defenda sekretario. Ne montrita: Mark Esperanto. Doug Mills/The New York Times
De Katie Rogers
20 okt. 2019

VAŜINGTONO — Prezidento Trump en dimanĉo disdonis de sia defenda sekretario ĝisdatan informon, kiu resumis “minorajn bataletojn” inter turkaj kaj kurdaj batalistoj en norda Sirio dum Usonaj soldatoj faras al si pasejon el la areo. Ĝi eble pasus kun malmulta rimarko en la Tvitera fluego de S-ro Trump, se ne estus unu afero.

“Mark Esperanto, Sekretario de Defendo, ‘La batalhalto sin tenas tre bone. Estas kelkaj minoraj bataletoj, kiuj finiĝis rapide,’” S-ro Trump skribis Tvitere. “‘Oni reloĝigas la kurdojn en novaj areoj.’ Usonaj soldatoj ne estas en batalejoj aŭ en batalhaltejoj. Ni sekurigis la Oleon. Veniganta la soldatojn hejmen!”

Eĉ por S-ro Trump, kiu ofte lardas siajn interretajn mesaĝojn per mistajpoj, misuzoj de majusklaj blokoj, fojfojaj galimatioj kaj erarantaj krisignoj, la dimanĉa mesaĝo en Tvitero pri Sirio enhavis supergrandan nombron da eraroj. La unua kaj plej okulfrapa: La defenda sekretario de la prezidento estas fakte nomata Mark Esper.

Demandoj leviĝis. Ĉu ĝi estis mistajpo? Kiel povis la iPhone de S-ro Trump salti de “Esper” ĝis “Esperanto” se tio estis kazo de aŭtokorekto? Ĝi estis mistero, kiun kelkaj funkciuloj de la Blanka Domo ne povis solvi demandate de raportisto en dimanĉo.

La pli granda problemo, kompreneble, estas ke S-ro Trump faris serion da falsaj aŭ senbazaj asertoj pri ĥaosa situacio, kiu disvolviĝis ekde li restis senfare dum Prezidento Recep Tayyip Erdoğan de Turkio antaŭenigis siajn fortojn en la areon. Lastatempe, la vicprezidento vojaĝis al Turkio por trakti mallongan batalhalton — ofero nominala de S-ro Erdoğan, sed ofero, kiun la Blanka Domo provis prezenti kiel gajnon.

La cito, kiun S-ro Trump atribuis al S-ro Esper, eble venis de privata dialogo inter ili. Sed ŝajnis, ke ĝi eble estis rakonto — kvankam ne tute fidela — de publikaj komentoj faritaj de S-ro Esper, kiu faris neanoncitan viziton por renkonti Usonajn soldatojn en Afganio ĉi semajnfinon kaj donis sian propran takson pri kio okazas en Sirio.

“Mi pensas entute, ke la batalhalto ĝenerale ŝajnas esti tenanta sin,” diris S-ro Esper, laŭ korespondanto de Reuters vojaĝanta kun li. “Ni vidas stabiligon de la linioj, se oni povas tiel diri, sur la tero, kaj ni ja ricevas raportojn pri sporadaj pafoj, tiu kaj tiu, tio ne surprizas min necese.”

Ĉe la fino de la pepo, S-ro Trump aldonis du konfuzajn elementojn de si mem. La unua estas, ke Usono “sekurigis la oleon,” aserto, kiun li ripete faras lastatempe sen ia ekspliko. La Blanka Domo ne klarigis kion li intencis diri per tiuj komentoj, kaj S-ro Trump ignoras la demandon kiam raportistoj metas ĝin al li. En la pasinta jaro, estis ĉirkaŭ 2,5 miliardoj da bareloj de oleo en la kampoj en norda Sirio, laŭ taksoj de la industrio.

La prezidento ankaŭ diris, ke Usono estas “veniganta la soldatojn hejmen,” kaj ankaŭ tio estas neĝusta, almenaŭ mallongatempe: S-ro Esper konfirmis, ke la soldatoj deirantaj de Sirio estas direktiĝantaj al Irako, por daŭrigi operacojn kontraŭ la Islama ŝtato.

Aparte, la administracio de Trump diris ĉi monate, ke ĝi sendos kromajn soldatojn al Saud-Arabio, decidon oni faris, diris la prezidento, pro ke la saudanoj konsentis pagi por la operaco.

“Tre riĉa lando,” diris S-ro Trump dum gazetara konferenco kun la itala prezidento en la pasinta semajno. “Ili devus pagi. Kaj ankaŭ multaj aliaj landoj devus pagi se ili volas ĉi tian protektadon.”

Horojn post kiam ĝi afiŝis la originan pepon al la prezidenta konto, la Blanka Domo provis denove, literumante la nomon de S-ro Esper ĝuste.


“La batalhalto sin tenas tre bone. Estas kelkaj minoraj bataletoj, kiuj finiĝis rapide. Oni reloĝigas kurdojn en novaj areoj. Usonaj soldatoj ne estas en batalejo aŭ en batalhaltejo. Ni sekurigis la Oleon.” Mark Esper, Sekretario de Defendo. Finiganta senfinajn militojn!— Donald J. Trump (@realDonaldTrump) 20 Oktobro, 2019

La plejparto de la aliaj dubindaj asertoj restis.

Ozymandias

Mi renkontis vojaĝanton de antikva lando

Kiu dicis: “Du grandegaj kaj sentrunkaj kruroj el ŝtono

Staras en la dezerto. Proksima al ili, sur la sablo,

Duonsinkinte, kuŝas frakasita vizaĝo, kies malrideto,

Kaj faltita lipo, kaj rikano de malvarma komando,

Rakontas, ke ĝia skulptinto bone tiujn pasiojn komprenis,

Kiuj ankoraŭ transvivas, stampite sur ĉi tiuj senvivaj objektoj,

La mano, kiu imitis ilin kaj la koro, kiu nutris:

Kaj sur la piedestalo ĉi tiuj vortoj aperas:

‘Mia nomo estas Ozimandio, reĝo de reĝoj:

Rigardu miajn faraĵojn, Potenculoj, kaj malesperu!’

Nenio krome restas. Ĉirkaŭ la diserigado

De tiu kolosa ruino, senlima kaj nuda,

La solecaj kaj ebenaj sabloj foretendas tre lontanen.”


de Percy Shelley (1818)

Plafona Kato

Senmorteco

Brigito foriris de sia germana leciono, firme decidinta ne plu studi la lingvon. Unue pro ke en la lingvo de Goeto ŝi vidis por si ne­ni­an utilon (la lecionojn trudis al ŝi la patrino), due pro ke ŝi sen­tis sin profunde malakorda kun la germana. La lingvo agacis ŝin per sia manko de logiko. Hodiaŭ ĝi vere perturbis ŝin: la pre­po­zi­cio ohne (sen) alprenas la akuzativon, la pre­po­zi­cio mit (kun) al­pren­as la dativon. Kial? Certe la du prepozicioj signifas la pozi­ti­van kaj ne­gativan aspekton de la sama rilato, kaj do ili rilatu al la sa­ma kazo. Ŝi obĵetis al sia profesoro, juna germano, kiu em­ba­ras­iĝis kaj tuj sentis sin kulpa. Li estis simpatia, milda viro kiu su­fer­is pro aparteni al nacio iam regata de Hitlero. Preta vidi en sia na­cio ĉian malvirton, li tuj kredis, ke estas nenia akceptinda kaŭ­zo, kial la prepozicioj mit kaj ohne rilatu al du diferencaj kazoj.

“Ĝi ne estas logika, mi scias, sed ĝi establiĝis per jarcentoj de kutimo,” li diris, kvazaŭ pet­ante la junan francinon kompati lingvon malbenitan de la historio.

“Mi ĝojas, ke vi tion konfesas. Ĝi ne estas logika. Sed lingvo ja devas esti logika,” diris Brigito.

La juna germano akordis: “Bedaŭrinde, mankas al ni iu Kartezio. Tio estas nepardonebla breĉo en nia historio. La germana ne havas tradicion de racio kaj klaro, ĝi estas plena de metafizikaj nebuletoj kaj Vagnera muziko, kaj ni ĉiuj scias, kiu estis la plej granda admir­anto de Vagnero: Hitlero!”

Brigiton interesis nek Vagnero nek Hitlero kaj ŝi sekvis sian rezonon: “Lingvon nelogikan povas lerni infano, ĉar infano ne pensas. Sed ĝin neniam povas lerni adolto. Tial, por mi, la germana ne estas lingvo de universala komunikado.”

“Vi absolute pravas,” diris la germano, kaj li aldonis mallaŭte, “Almenaŭ vi vidas kiel ab­sur­da estis la germana strebo al monda dominado!”

Kontenta kun si mem, Brigito sidiĝis en sian aŭton kaj veturis al Faŝono por aĉeti botelon da vino....


Ekstratko el Nesmrtelnost (1988)de Milan Kundera

Star Wars

Galaksio tre, tre fora

Komenca tekstomalvolvo de Star Wars (1977)

Patreco

Amikeco

Adaptita de karto de someecards.com

Eine universelle Sprache

Sur ĉi tiu unua kaj plej granda mensogo, ke la judoj ne estas raso sed religio, kon­stru­iĝas do en necesa konsekvenco ĉiam pluaj mensogoj. Al ili apartenas ankaŭ la mensogo koncerne la lingvon de la judo. Ĝi ne estas ĉe li la rimedo por liajn pensojn esprimi, sed la rimedo por ilin kaŝi. Dum li parolas france, li pensas jude, kaj dum li germanajn versojn tornas, li vivas nur laŭ la naturon de sia nacieco. Kie la judo ne fariĝis la sinjoro de aliaj popoloj, li devis por bono aŭ mal­bono iliajn lingvojn paroli, sed tuj kiam ili estis liaj servutuloj, ili ĉiuj devis lerni lingvon universalan (ekz-e Esper­anton!), por ke per ankaŭ ĉi tiu rimedo la judoj ilin pli facile povu domini!


Ekstrakto el Mein Kampf (1925)de Adolf Hitler

Vekita

Viĉjo rerigardis la paĝon, kaj rekomencis:

“‘En sia domo en R’ljeho, mortinta Ĥtulho atendas sonĝante. Jes, Granda Ĥtulho estas mortinta, tiom kiom li povas esti. Sed estas naŭza, nedirebla tristeco pri lia morto. Mi estis memorigita pri la gravuraĵo sur la tombo en tiu terura, ciklopa urbo…

“‘Tiu ne estas mortinta, kiu povas eterne kuŝi, kaj en strangaj eonoj povas eĉ morto morti.’”

Subite, ektondro skuis la ĉielon, kaj Viĉjo eksaltis, lasante fali la libron.

“Ho, bonege,” mi moketis, “vi ne perdis la paĝon pro ke vi timis malmulton da tondro, ĉu jes?” Malkaŝe, ankaŭ mi estis kelke maltrankviligita. Sed mi ne aŭdacis montri tion.

Viĉjo relevis la libron kaj puŝis ĝin sur mian sinon. “Bone, do vi ĝin legu,” Viĉjo duonkriis dum plua ruliĝo de tondro sonis super ni. “Mi ankoraŭ diras, ke ĝi estas malbenita.”

“Bone,” mi respondis. Mi renversis la libron kaj ĵetis al Viĉjo rigardon. Kia infano li kelkfoje estis!

Mi malfermis la libron kaj venis al paĝo kiu ŝajnis proksima al kie Viĉjo estis antaŭe.

“Bone, hm… ‘Mi sentis grandan forton subigantan mian menson, kvazaŭ mil fantomaj hororigaĵoj estus premantaj kontraŭ mia kranio. Mi falis, kaj la mondo mallumiĝis. Kaj poste, la voĉoj. Tiuj hororigaj voĉoj komencis paroli en mia kapo, kaj ili ne ĉesis ekde tiam. Eĉ nun, mi aŭdas ilin.

“‘Sgn’wahl! Sha’shogg! Throd! Cthulhu’ai!’”

La vento komencis leviĝi, blovante mian hararon en la vizaĝon de Viĉjo. Mi ekkonsciis ke la vortoj, kiujn mi ĵus legis, ne estis presita en la angla, tamen mi prononcis ilin senpene, malgraŭ ilia nesufiĉeco da vokaloj.

Mi plu legis, fariĝante fascinita de la halucino de la aŭtoro.

“‘Li vokas min! Mortinta Ĥtulho leviĝos denove!

“‘Uln Cthulhu! Wgah’n ya!’”

Kaj tiam mi ekkonsciis — mi estis parolanta la saman lingvon, kiun mi aŭdis en mia sonĝo. Kvankam tio ŝajnis neebla, mi estis certa pri ĝi. Ĉu ĉi tiu libro iel rilatis al mia sonĝo? Eble ĝi estis mistika malgraŭ ĉio. Preskaŭ ŝajnis, ke la samaj vortoj, kiujn mi parolis, rekte afekciis la ĉielon, kiu estis fariĝanta pli malluma, dum la vento fariĝis plu furioza.

“Hm, uloj, eble ni devus ĉesi,” diris Brinjo ekskuiĝe. “Ŝajnas, ke treege malbona ŝtormo venas.”

Sed mi apenaŭ aŭdis Brinjon, kaj mi ignoris la potencan venton; mi nur legis plue. Mi devis legi plue. Mi ne povis ĉesi. Mi sentis kvazaŭ mi ektrancus. La solsola aĵo kiu ekzistis laŭ mi tiumomente estis la libro, la Nekronomiko.

“‘La demonaj krioj neniam ĉesas!’” mi legis. “‘Li leviĝos de la profundaĵoj de la maro, kaj la Tero ne plu ekzistos!’”

Mi kelke konsciis birdojn ekflugantajn de ĉiuj flankoj de ni, kvazaŭ por eskapi la bonegan, frenezan manuskripton, de kiu mi legis. La efekto estis fortiga, kaj mia voĉo laŭtiĝis dum mi recitis pli multon de la stranga lingvo, kiu iel tiumomente ŝajnis tre komprenebla al mi.

“‘Ch’ftaghu shugg Cthulhu! Thr’throd!

Ch’ftaghu shugg Cthulhu! Thr’ngli!

Ch’ftaghu shugg Cthulhu! Thr’ghlfnaw!’”

Dum mi parolis la lastan vorton, la plej laŭta ektondro, kiun mi iam aŭdis, sonis rekte super ni. La sono traskuis nin, eĥate rekte al mia kerno. La ĉielo ekbrilis pro zigzagaj strioj de fulminado, kaj potenca puŝo de pluvo atakis min, kio perforte malfermis la libron. Brinjo kriegis, kaj Viĉjo murmuris ion en la hindia, kio perdiĝis sub la bruega vento.

“Andronjo, ni devas reiri al la teatro nun!” diris Brinjo maltrankvile dum la vento blovis branĉon de arbo malantaŭ ni.

De kie tia ŝtormo eĉ venis? La prognozo certe ne menciis ĝin. Ĝi ne iel rilatis al la libro…

Ĉu jes?

La Nekronomiko ja ŝajnis priskribi aferojn maltrankviligante similajn al kion mi vidis en mia sonĝo. Tiu aĵo Ĥtulho ŝajnis preskaŭ ekzakte kiel la enorma, verda monstro kalmareca, de kiu la bela junulo savis min. Sed kiel povus la lego de la libro rilati al la vetero? Escepte se Viĉjo estis ĝusta, kaj la libro estis malbenita? En tiu kazo, Brinjo ja ŝuldis al li kvin dolarojn.

La dua instigo de Brinjo krianta “ULOJ” eltiris min de mia pensoj. Viĉjo relevis la Nekronomikon, kaj ni hastis reen al la teatro.


Ekstrakto el Awoken (2013)de Serra Elinson

La vivo de Brian

[Briano skribaĉas sur la muro de la palaco. La Centuriestro kaptas lin dum la faro.]

CENTURIESTRO: Nu, kio estas ĉi tio? “Romanes eunt domus”? “Personoj nomataj Romanes, ili iras, la domo”?

BRIANO: Ĝi diras, “Romanoj, iru hejmen.”

CENTURIESTRO: Ne, ĝi ne diras tion! Kio estas “Romano” latine? Ek, ek!

BRIANO: E, R-Romanus?

CENTURIESTRO: Kio konjugaciiĝas kiel ... ?

BRIANO: E, e, anus?

CENTURIESTRO: La vokativo plurala de anus estas ... ?

BRIANO: E, e, ani?

CENTURIESTRO: [Trastrekante la es en Romanes kaj skribante i en ĝia loko] Romani. “Eunt”? Kio estas “eunt”?

BRIANO: “Iri”!

CENTURIESTRO: Konjugaciu la verbon “iri”!

BRIANO: E, Ire. E, eo, is, it, imus, itis, eunt.

CENTURIESTRO: Do, “eunt” estas ... ?

BRIANO: A, e, tria persono plurala de la prezenca indikativo, “ili iras”.

CENTURIESTRO: Sed “Romanoj, iru hejmen” estas ordono. Do vi devas uzi la ... ?

[Li tordas la orelon al Briano]

BRIANO: Aaa! Imperativon!

CENTURIESTRO: Kiu estas ... ?

BRIANO: Aaaa! E, o! O! E, i! I!

CENTURIESTRO: Kiom da Romanoj?

BRIANO: Aaaaa! Plurala, plurala! Ite! Ite!

CENTURIESTRO: [Skribante] Ite. “Domus”? Nominativo? “Iru hejmen” estas moviĝo al loko, ĉu ne, knabo?

BRIANO: A, a, dativo!

[La Centuriestro metas glavon al li je la gorĝo]

BRIANO: Aaa! Ne, ne la dativo, ne la dativo! A, o ... la akuzativo! Akuzativo! Domum, sinjoro. Ad domum.

CENTURIESTRO: Escepte ke domus prenas la ... ?

BRIANO: La lokativon!

CENTURIESTRO: Kiu estas ... ?

BRIANO: Domum!

CENTURIESTRO: Domum. [Skribas domum] Ĉu vi komprenas?

BRIANO: Jes, sinjoro!

CENTURIESTRO: Nu, reskribu ĝin cent fojojn.

BRIANO: Jes, sinjoro! Dankon, sinjoro! Saluton, Cezaro, sinjoro!

CENTURIESTRO: Saluton, Cezaro. Se tio ne esos finita ĝis la sunleviĝo, mi detranĉos al vi la kojonojn.

[Je la sunleviĝo, la muro estas kovrita per skribaĵoj]

BRIANO: [Lacegigita, fininte la lastan linion] Finita!

CENTURIESTRO: Perfekte. Nu, ne faru ĝin denove.


Sceno el The Life of Brian (1979)

World of Warcraft