Kurte pri mi mem

Mia nomo estas Tom Kärnä. Mi estas finna viro. Mia gepatra lingvo estas la finna (ne ekzemple la sveda). Mi naskiĝis je jaro 1970.


Mi havas bluajn okulojn kaj malhelbrunan hararon.


Mi loĝas en Vantaa, kiu estas norda najbarurbo de Helsinki, ĉefurbo de Finnujo.


Mi ŝatas Linukson (au Linux), bonan bieron kaj hundojn. Miaj ŝatokupoj estas legado, skribado, uzo de komputilo, libervollaboro kaj flugado kun FlightGear-hejmflugsimulilo. Kaj biero.


Antaŭe mi havis hundon, nomita Elmeri. Ri mortis je jaro 2009 en aĝo de 16 jaroj.


Mi estas malreligiema kristano.


Mi agnoskas la valoron de la scienca metodo kaj skeptikismon.


Mi ankaŭ sekvas politikon. Mi multe estimas demokration, enhavinte rekta demokratio, kaj apertan socion. Mi ankaŭ estas malgranda aktivisto de parollibereco.


Antaŭe, antaŭ multaj jaroj, mi ankaŭ studis esperanton.


PS:


Se ajn ulo estas ankoraŭ en ĉi tiu fazo interesita, mi ankaŭ havas emon por agnoski la valoron de komunalismo (komunalismo ne estas sama afero kiel komunisme au marksismo-leninismo).


Mi klopodas pensi politike kreante kaj inventante, sen restriktoj.


Kaj mi devas almeti, ke mi ankaŭ estas politike malkorekta.

Ĉi tiu ĉeltelefono ne estas iPhone.