Horaro kaj programo por MeKaRo 2026 en Granby – De la 16a ĝis la 18a de majo 2026
Sabato, 16ª de majo
13h00 ĝis 15h00: Bonvenigo ĉe Esperanto-domo ĉe Zdravka kaj Normando, 173, Grove, Granby, J2G 4M9 - Tel: 450-330-2448, poŝtelefono: 514-495-8442
15h00: Historia urba promeno, ekiro de Esperanto-domo.
17h30: Enĝardena trinkumado. - kunportu viajn trinkaĵojn.
18h00: Bufeda vespermanĝo ĉe E-domo – Kunportu pladon aû deserton por dividi.
Sekvos amikeca vespero kun inaûguro de Amerika Indiĝena Glosaro, ludoj kaj libro-bazaro.
Dimanĉo, 17ª de majo
8h00: Matenmanĝo ĉe Eggsoleil, 197 Denison Est, Granby, J2H 2R4
10h00: Vizito al besta ĝardeno, Zoo de Granby, 525 rue St-Hubert, Granby, J2G 5P3 – Grupaj prezoj: Adulto:36$, Junulo: 3 gis 12 jara 26.40$, Infano 2 jara: 12.80$ Bebeto malpli ol 2 jara senpage.
17h00: Vespermanĝo kaj kultura vespero en Club Princesse de Granby, 405, rue York, Granby, J2G 1V8 - Bufeda vespermanĝo kun malvarmaj kaj varmaj trinkaĵoj. Adulto: 30$, Junulo sub 18: 20$, Infano sub 10 jara senpage.
Lundo, 18ª de majo
Libera matenmanĝo.
9h00: Du eblecoj - Promeno en la naturo ĉe historia farmbieno kaj Miner arbaro, 100, rue Mountain, Granby, J2G 1T7 aû Promeno laû la lago Boivin kun multaj artaĵoj, 230, rue Drummond, Granby.
11h00: Tagmanĝo en ĉina bufeda restoracio, Maison Wong, 25, rue Authier, Granby, J2G 7X1
Fino kaj ĝis revido en Esperantio.