La Programo de
La 1-a Kunveno de Sudorientazia Junularo
Ayutthaya, Tajlando.
27 - 29 Aprilo 2018
8:00
👉 Kolektiĝu ĉe la BTS-stacio Saphan Taksin ĉe la elirejo 2 “Sathorn Pier” (Bangkoko)
9:00
👉 Perŝipe al la templo Wat Arun (Bangkoko)
12:00
👉 Tagmanĝo ĉe Tha Chang (Bangkoko)
13:00
👉 Veturu kune al la gastejo “The old palace resort” (Ayutthaya) --->>
15:00
👉 Atingu la gastejon.
Libera tempo!
17:00
👉 Vespermanĝo
18:00
👉 Malfermo kaj Interkona Vespero
20:00
👉 Nokta Programero
8:00
👉 Matenmanĝo ĉe la gastejo.
9:00
Ekskurso!
👉 La templo Wat Phra Si Sanpetch
(Tie ni faru komunan foton)
👉 Wat Ratchaburana
👉 Wat Maha That
12:00
👉 Tagmanĝo
13:00
👉 Ayothaya Flosbazaro
👉 Elefanta Aventuro (mempage: 100THB/10minutoj, 250THB/20minutoj)
17:00
👉 Vespermanĝo
18:00
👉 Kultura Vespero
20:00
👉 Nokta Programero
8:00
👉 Matenmanĝo ĉe la gastejo.
10:00
👉 Muzeo de malnovaj ludiloj
👉 Diskutado
11:00
👉 Tagmanĝo ĉe la muzeo kaj Fermo
12:00
👉 Reiru al Bangkoko!
Kotizo:
3.300 THB por unu persono.
La kotizo estas inkluzive de: Veturiloj - ŝipo (BTS Saphan Taksin-Wat Arun) kaj - buso (Bangkoko-Ayutthaya kaj ene de Ayutthaya), Gastejo por 3 tagoj/2noktoj, 7 manĝoj, kaj biletoj por la ekskurso.
Pagmaniero:
① Pagu surloke en la 27-a de aprilo al Wongsakorn Teerakanok (Mateo).
② Ĝiru monon al la konto de KUŜEJO.
*Bonvolu indiki sur la aliĝilo vian pagmanieron.
**Se vi elektus la 2-an pagmanieron, ni donos al vi konto-numeron poste pere de retpoŝto.
Aliĝilo:
Ni jam fernmis la aliĝilon!
Kontakto:
Lokaj Organizantoj
Warut Bunprasert
📧
📱
Wongsakorn Teerakanok (Mateo)
📧
Bharuj Rojanasoonthon (Ĵaz)
📧
Aŭ sendu mesaĝon al nia Facebook-paĝo Verda Elefanto.
Aldonaj Informoj (14/11/2017)
Vizo:
Ni ne povas zorgi pri via vizo, bonvolu mem kontroli ĉe http://www.consular.go.th/main/contents/files/customize-20160211-172258-195471.pdf
Vetero:
Kutime, en aprilo estas la plej varma monato. Sed nia aranĝo okazos je la fino de la monato, espereble tiam ne tro estos varme por vi. Tamen, kunportu malgrandan ombrelon, aŭ ĉapelon kaj nepre zorgu vian haŭton per sunprotekt-ŝmiraĵo. *Temas pri la vetero ni de tempo al la tempo sciigos al vi per Facebook-evento.
Gastejoj en Bangkoko:
Se vi venos antaŭ la 27-a al Bangkoko. Se vi estas junulo, ni rekomendas al vi gastejojn, kiuj estas malmultekostaj kaj povus esti proksime de trajno/metroo, nu, tre oportune! Por unu nokto povas kosti 100-200 THB. *Se vi bezonas helpon, eblas kontakti al lokaj organizantoj.
Vojaĝeto en Bangkoko:
Tiuj, kiuj venos al Bangkoko antaŭ la 27-a de aprilo, deziras iom vojaĝeti en Bangkoko, bonvolu skribi sur la aliĝilo vian deziron.
En temploj:
Estas regulo por personoj, kiuj deziras viziti templon, devas vesti sin per longa pantalono aŭ longa jupo. Nepre kunportu ĝin.
Socia Retejo:
Ĉe ni furoras Facebook kaj mesaĝilo LINE.