La 1-a Kunveno de
Sudorientazia Junularo
Ayutthaya, Tajlando
27-29 Aprilo 2018
Ayutthaya, Tajlando
27-29 Aprilo 2018
La emblemo de "la 1-a Kunveno de Sudorientazia Junularo" estas blanka fono kun verda faldita bambu-strio aŭ ĉaleŭ (เฉลว), simile al kvin-angula stelo, kaj verda teksto “La 1-a KUŜEJO Tajlando 2018”. Ĉaleŭ estas signo farita el bambu-strioj, faldita interkruciĝe. Ĝi havas minimume tri angulojn. Homoj en la pasinteco uzis ĝin en diversaj okazoj. Ekzemple, oni uzis Ĉaleŭ-on por indiki vendejon, impostan postenon, okupitan kampon, kaj limigitan aŭ danĝeran areon. Ĉaleŭ ankaŭ uzita en antikva medicino: oni pikis ĝin en poton de medikamento laŭ kredo ke se oni portus kuracilan ujon sen Ĉaleŭ pasante alian doktoron, la medikamento perdus sian efikon, ankaŭ, por preventi alian enmetadon. Ni elektis Ĉaleŭ-on por "la 1-a Kunveno de Sudorientazia Junularo" ĉar ĝi prezentas tajan viv-stilon, kulturon, kaj kredon. La kvin-angula Ĉaleŭ similas Esperanta stelo. Verdo de la Ĉaleŭ kaj teksto ankaŭ prezentas koloron de la lingvo. Kaj la nomo "KUŜEJO" estas elektita kiel la karesnomo por nia ĉi-foja aranĝo, kiu okazos ĝuste en Tajlando, en la jaro 2018.
Ĉu vi jam interesiĝas?