📢Kiam? La 25-a al la 27-a de septembro 2026
📢Kie? Esperanto-Domo en Waseda, Tokio
Junulara Kunvena Semajnfino, mallongigite JKS estas evento planita de aktivaj anoj de Sofia Esperanto-Societo, ĉefe por japanaj junuloj kiujn interesas lerni kaj uzi Esperanton.
JKS fonetike egalas al la japana vorto jōkoso aŭ bonvenon, kiu havas du signifojn:
Bonvenon al ESPERANTUJO
-por ĉiuj kiujn interesas aŭ povas interesi Esperanto-
Bonvenon al JAPANIO
-por ĉiuj ĉeestantoj el aliaj landoj-
Ni precipe bonvenigas homojn kiuj volas:
Lerni kaj uzi Esperanton
Trovi novajn amikojn kaj eniri novan komunumon per Esperanto
Ĝui etoson de junularaj Esperanto-eventoj (ekz. IJK)
Esperanto-Domo
Adreso: Wasedamaĉi 12-3, Ŝinĵuku-ku, Tokio, 162-0042
Kiel alveni: 3 minutoj piede for de la stacidomo Waseda
Konstruaĵo: (3-a etaĝo) kunsid-ĉambreto, librobutiko
(4-a etaĝo) klasĉambro, biblioteko
Kotizoj
La kotizoj konsistas el programkotizo kaj manĝkotizo.
Por partopreni la kuvenon, vi bezonas pagi la programkotizon. Tio donas al vi aliron al la programo.
La manĝkotizo enhavas:
Vespermanĝon en la 1-a tago
Vespermanĝon en la 2-a tago
En la aliĝilo selektu manĝojn kiujn vi bezonas, laŭ kiuj ni kalkulas kiom vi devos pagi.
Ni petas ĉeestantojn prepari mem matenmanĝojn kaj tagmanĝojn dum la kunveno, kaj tiuj kiuj venas de malproksime atentu ke ni NE OFERTAS loĝejon. Pro tio ne forgesu rezervi hotelon por tranokti.
Se vi ĉeestos la tutan programon, vi pagas jenajn kotizojn:
Studento: 3,000 enoj / Laboristo: 4,000 enoj
Jen bona novaĵo: tiuj kiuj venas de malproksime ricevos RABATON!
Listo de aliĝintoj
Ni ĝojas, ke vi interesiĝas pri aliĝi al JKS2026. Vi povas aliĝi al la kunveno alklakante ĉi-suban butonon:
Ni petas ĉeestantojn kiuj bezonas loĝejon dum la kunveno REZERVI MEM hotelon ĉirkaŭ la kunvenejo. Ni rekomendas jenajn tri:
Hinode Kagurazakaekimae Hotel
Kiel alveni: 15 minutoj piede for de la kunvenejo
Loĝkotizo: 8,140 enoj ~ por nokto
Tokyo Central Youth Hostel
Kiel alveni: 15 minutoj for de la kunvenejo per la linio Tōzaj
Loĝkotizo: 4,620 enoj ~ por nokto
UNPLAN Kagurazaka
Kiel alveni: 12 minutoj piede for de la kunvenejo
Loĝkotizo: 9,100 enoj ~ por nokto
Vi povas vidi ĉi tie lokojn kie troviĝas la kunvenejo kaj la supraj tri hoteloj.
Ĵotaro TAKADA
Ĉeforganizanto; ekskurso
Rjuzo SUZUKI
E-kurso por komencantoj
Mizuki TAKAHAŜI
Programo
Cukika ĴOJAMA
Kasisto
Rej KURATA
Informado
Interulo
Helpanto
Takafumi JAMAUĈI
Helpanto