👍 antaŭkongresaj eventoj
18-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM)
aliĝilo: https://forms.gle/JbAYDQb1gqLFyMot7
De kvar tagoj antaŭ la Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio okazos la regula internacia Esperanto-aranĝo, Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM). Se vi partoprenos en la Kongreso, ne maltrafu la okazon ĝui meditadon en tre amika etoso.
La IERM-on preskaŭ ĉiujare organizas Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) ekde 2006. Dum la aranĝo oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al najbara vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. La 18a IERM okazos en la trejnejo Sangĝu, kiu troviĝas en la tereno de la ĉefsidejo de ŭonbulismo en Iksano, Koreio.
Post la aranĝo, ni kune veturos al la Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio, kiu okazos en la najbara urbo Ĝonĝuo (Jeonju).
* Dato: 1 (mardo) - 4 (vendredo) oktobro 2024
* Loko: ŭonbulana trejnejo Sangĝu en Iksano
* Kotizo: 150 000 ŭonoj aŭ 100 eŭroj (programo, manĝo, loĝo, ekskurso)
* Nombro: ĝis 40 personoj
* Kontakto: ĉe CHOE Taesok (chojus@gmail.com)
2-a Internacia Budhisma Kongreseto de Esperanto
aliĝilo: https://forms.gle/hn2kvwtoNfsdZSxf6
Budhana Ligo Esperantista okazigos la 2-an Internacian Budhisman Kongreseton de Esperanto.
Kiam: de la 3a de oktobro - la 4a de oktobro 2024
Kie: Templo Geumsan-sa ĉe Jeonju, Korea Respubliko