Fasola Kantlibro Esperanta-Poliglota

English En 2020 mi intencas eldoni la unuan plurlingvan kantlibron en la usona tradicia muzika stilo nomata "fasola". Mi intencas titoli ĝin "Sankta Harmonio", ĉar tio ne nur estas tre esperanteca esprimaĵo, sed ankaŭ unuigas partojn de la du plej famaj tiuskolaj libroj, "Sacred Harp" (t.e. Sankta Harpo, t.e. la homa voĉo, ĉar temas pri senakompana grupkantado) kaj "Southern Harmony". Mi invitas tiujn, kiuj interesiĝas pri la projekto, aliĝi al la Facebook-grupo Sankta Harmonio - Fasola en Esperanto (jen la inaŭgura afiŝo - 2014-04-01 - tamen ne ŝerco nek trompo!)