KONGRESLIBRO DE 72-a HEK 2013
72-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO
Zaragozo, 3 – 5 majo 2013
La rivero Ebro: la eterna vivo de Zaragozo
ORGANIZADO:
ENHAV-TABELO
Bonvenon de la KOK (Kongres-Organiza Komitato)
Zaragozo, la kongres-urbo Esperanto en Aragono
Lingvo kaj Sento Kongres-Programo
Program-kontribuantoj
Antonio Marco Botella Eduardo Berdor SoloTronik Miguel Fernández
Abel Montagut Jorge Camacho Antonio Valén JoMo
Mapo Vizitindaj lokoj Aljaferio La Seo
Releginde
Miguel Fernández: Omaĝo en oda kleo al Fernando de Diego
Edmond Privat: Esprimo de sentoj en Esperanto
Claŭde Piron: Mi kredas je la Bono - Mi kredas je Esperanto
Listo de kongresanoj Listo de HEK (Hispanaj Esperanto-Kongresoj)
SALUTO DE LA HEF-PREZIDANTO
Karaj amikoj:
Mi deziras amike bonvenigi ĉiujn partoprenantojn de la 72-a Hispana Kongreso de Esperanto, nome de Hispana Esperanto-Federacio.
Kiam la aragona grupo "Frateco" proponis la kandidatecon de Zaragozo kiel sidejon por la Kongreso de 2013, ni ne dubis. Ni sciis ke la urbo inde gastigos la kongresanojn, kaj proponos belegan kaj tre interesan kadron por la disvolvo de niaj laboroj. Jam en aliaj okazoj la aragona ĉefurbo montriĝis tre taŭga akceptejo por la hispana samideanaro, kaj ni neniel dubas ke ankaŭ ĉifoje ni havos la okazon konatiĝi kun la arĥitekturo, la historio, la etoso, sed ĉefe kun la homoj kiuj formas la ĉefan allogaĵon de Zaragozo.
Sed ĉefe ni kalkulis je la altega valoro de la zaragoza samideanaro. Inter niaj lokaj aktivuloj troviĝas kelkaj el la plej valoraj esperantistoj nuntempaj en Hispanio, kaj ni scias ke ni povas kalkuli je ilia entuziasmo kaj sindediĉo por atingi sukcesan kongreson.
Nia gastiga grupo ĝuas longan kaj fierindan historion. "Frateco" jam celebris en 2008 sian centan datrevenon, kaj dum tiu tempo sukcesis teni la flamon de Esperanto je alta nivelo. Ni ne forgesas ke dum grava parto de la historio de HEF, la zaragozaj aktivuloj fariĝis la motoro de la landa movado, el kiu ankoraŭ nun ni konservas heredaĵon. Tie ĉi oni fondis la Fondaĵon Esperanto, kiu ankoraŭ nun estas grava piliero de la movado en Hispanio – kaj tie ĉi la vorto "piliero" havas aparte trafan signifon, kiel ĉiuj hispanparolantoj bone konas.
Hispana Esperanta-Federacio kaj la tuta hispana esperantistaro do kore dankas la zaragozajn samideanojn pro ilia invito veni al ilia urbo kune ĝui kelkajn tagojn en plene esperanteca etoso kaj kun vere "frateca" sento.
Kiel trafe diras nia moto, "lingvo kaj sento", tio estas Esperanto. Kaj kiu pli bona sento ol tiu de FRATECO, por kunigi la esperantistojn en Zaragozo.
José Antonio del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio
BONVENON (al 72-a HEK)
S incere kaj senceremonie, ni kore (kaj akrostike) bonvenigas vin, kara kongresano (aŭ neokupata leganto).
A BZ de la Amo estas la titolo de sufiĉe fama (kaj ama) libro de la E-biblioteko. Ĉi tiu kongres-libro volas esti modesta gvidilo “ABKZ”: “Al Bona Kongreso en Zaragozo”. Zaragozo estas krucvojo trairita de multaj homoj, eĉ de esperantistoj kaj eĉ de Donkiĥoto(j).
L a preteksto, antaŭteksto, devizo, moto, (t)emo, mot(iv)o elektita por nia kongreso estas: “Esperanto: Lingvo kaj Sento”. Tia duopo de K. Kalocsay (aperinta en “Lingvo Stilo Formo”) povus esti moto por beletr-amantoj. Nia artefarita lingvo ja estas lingvo por arto. Jen kvar piedoj de nia “kongresa tablo”: lingvo, sento, literaturo kaj muziko.
U nuavice ni volas danki la helpemon kaj kunlaboremon de ĉiuj kiuj alportis ion por ĉi tiu kongreso. Kompreneble, la program-kontribuantoj estas niaj brilaj steluloj. Tamen ĉiuj estas iel eroj kiuj ebligis la kongreson. La kongreso esence estas la homoj: la kongreso estas vi.
T iusence ni profitas la momenton por same danki kaj celebri nian mirindan idiomon kiu permesis interkonatiĝi kun “mirindaj frenezuloj”. Esperanto estas bona ilo por plibonigi la mondon (vere ĝi jam plibonigis nian mondon).
O rganizi eventon (bone) ne estas facila tasko. Tial anticipe ni pardonpetas pro organizaj misfaroj. Restas la konsolo pensi ke nur ne eraras kiu neniam faras.
N iaj lastaj vortoj estu dediĉitaj al la litero “N”, la finaĵo per kiu en Esperanto ni esprimas la akuzativon (la volon, la deziron…) kaj la direkton. Ke nia direkto estu la volo: “Kie estas volo tie estas vojo”. Profitu la okazon… kaj la verdan oazon…!
! ;-) La KOK (Kongres-Organiza Komitato)
Prezidanto: Eduardo Berdor
Vicprezidanto: Antonio Marco
Sekretario kaj kasisto: Lorenzo Noguero
Aliaj kunlaborantoj: Enrique Navarro, Sabino Pelegrín, Miguel Ángel Martín
ZARAGOZO, LA KONGRESURBO
Antonio Marco Botella
La urbo Zaragozo devenas historie kaj urbe el romia kolonio fondita de la legioj de Aŭgusto je la 24-a jaro a. K. kun la nomo Caesaraugusta. Ĝi havis la normalan strukturon de la militistaj tendaroj, kaj estis konstituita sur teritorio proksima al rektangula formo.
La tuta urbo estis ĉirkaŭata de murego nur interrompita de kvar pordoj, kaj ĝi etendiĝis tra tio kio hodiaŭ estas Via Aŭgusta kaj strato Coso, do sekvis la romiaj modeloj.
Dum la muzulmana okupado (j. 711-1492) la urba perimetro de Zaragozo estis la sama ol tiu antaŭa, sed en la urbo, tiam nomata Saraqusto, kreiĝis kvartaloj kie loĝis la judaj kolektivoj kun la hebrea sinagogo, la maŭraro kiuj sin dediĉis al la agrikulturo, kaj en la centro, dum la tajfa regno (precipe dum la regado de al-Mundir), ĉar li deziris plibeligi la urbon, oni konstruis komfortajn kaj luksajn varmbanejojn, oni ampleksigis la ĉefmoskeon (situata kie nun estas la katedralo Seo) kiu estis fondita de la honorinda Hanaŝ, situante la niĉon de la mihrabo ĝustaloke en la direkto al Mekko, kie oni faris la ritajn preĝojn; kaj ankaŭ oni konstruis en la centro la domojn de la plej riĉaj, kaj publikajn servojn… Konkrete Saraqusto fariĝis la plej granda tajfo de Al-Andalus, kaj centro de intelektuloj, kie sciencistoj regantaj matematikoj, astronomio, filozofio, poezio k. a. estis meritoplene konsultitaj de eŭropanoj kiuj speciale venis por informiĝi pri tiuj scioj.
En la jaro 1118 la kristanaj trupoj konkeris Zaragozon, kaj tio signifis la ampleksigon de la urbo: dum la XII-a jarcento venas la unua ampleksigo tra la nordorienta pordo, kie okazis la merkaton, kiuj kreis la kvartalon de San Pablo kaj sekve tiuj de San Agustin kaj San Miguel. En la XV-a jarcento formiĝis la kvartalo Arrabal ekster la muregoj kaj al la alia flanko de la "Puente de Piedra" (antaŭe al tiu ponto estis ankaŭ aliaj). La demografia premo devigis la aŭtoritatojn konstrui alian muregon pli suden de la romia, koincidanta kun la nuna Paseo de Maria Agustin: tiu mezepoka murego atingis je oriento kun la rivero Huerva kaj okcidente ĝis la pordo Sanĉo, sed inter la romia murego kaj la mezepoka, ankoraŭ ekzistis bedaroj kaj senokupitaj spacoj, iom post iom okupitaj per dometoj laŭ kreskis la loĝantaro.
La milito kontraŭ la francoj nomata "Sieĝoj de Zaragozo" en la jaroj 1808-1809, detruis konsiderindan parton de Zaragozo, kiun post la milito oni rekontruis iom post iom, inter aliaj, en la jaro 1815, "Paseo de la Independencia", laŭ simila stilo ol la strato Rivoli de Parizo. La mencio de ĉiuj monumentoj kiujn oni starigis en la urbo estus longa, sufiĉe longa.
La industria disvolviĝo de Zaragozo havis kiel sekvon dum la duona fina parto de la XIX-a jarcento, la konstruon de uzinoj en la zonoj de Cogullada kaj Malpica, laboristaj kvartaloj, ŝoseoj en pluraj direktoj, stacidomoj Arrabal kaj Portillo kaj aliaj gravaj konstruaĵoj, kiuj plibeligis la urbon, sen mencii la muzeojn, teatrojn, kulturajn centrojn ktp.
ESPERANTO EN ARAGONO
Antonio Marco Botella
Pri E-Movado en Aragono ni devas mencii kiel unua grupo tiu de Albarracin, jaro 1903, nomata"Grupo Esperantista Santa Maria de Albarracin", kies prezidanto estis José Mª Lozano.
En Zaragozo oni fondis la Esperantan Societon "Frateco" en la jaro 1908, fare de Agustin de Montagud, Emilio Gastón Ugarte kaj Rafael Benítez. Ankaŭ Esperanto-rondoj estis en Teruel sub prezido de Julio Belenguer, kaj en Huesca sub prezido de José Artigas. Brila epoko pri la disvastigo de Esperanto en Zaragozo estis la jaroj tridekaj, kiam nia urbo registris la plej altan nombron de E-Societoj, kiuj estis, krom la du cititaj: "Zaragozo Esperantista" en str. Heroismo, 49; "Esperanto kaj Paco" en str. Hernan Cortés, 1, kiu eldonis 128.000 poŝtmarkojn pro-pacajn; "Esperanto Kultura Klubo" en str. Candalija, 7; "Esperanta Laborista Grupo" en placo San Carlos, 3; "Socialista Esperanta Grupo" en str. Estebanez, 2; "Esperanta Fako ĉe Ateneo Popular" en str. Virtud, 4; "Esperanta Fako Ateneo Racionalista" en Camino Alcachoferas, 109; kaj aliaj esperantistaj fakoj en politikaj partioj. Esperanto inundis Zaragozon!!
Zaragozo estis ankaŭ oficiala sidejo tutlanda de "Hispana Esperanta Konfederacio" sub prezido de José Oros, kaj "Hispana Esperanto-Federacio" sub prezido de M. Sancho Izquierdo.
La sidejo de “Frateco” kaj de “Fundación Esperanto ekde 1999 troviĝas en str. Cadena, 20. La aktualaj prezidantoj de “Frateco” kaj de “F. Esperanto” estas respektive Lorenzo Noguero kaj Antonio Marco.
En 2008 inaŭguriĝis monumento al esperanto.
LINGVO KAJ SENTO
“En la mondon venis nova sento…”:
Jes, ja, nova sento kiu lingve ekflugis kaj flugas… La sento vivigis novan lingvon!
“Lingvo kaj sento”: jen trafa duopo esprimita de K. Kalocsay.
“Lingvo kaj sento”: jen sugesta bildo pri nia internacia esperanta idiomo.
“Lingvo kaj sento”: du vortoj, du fortoj au (eble) malfortoj de nia verda lingvo.
Esperanto ne estas unudimensia fenomeno sed almenaŭ dudimensia. Plurfoje mi tion pensis kaj sentis. Tiel, diversaj duopoj povas taŭgi por karakterizi nian esperantan lingvon: kapo kaj koro, realo kaj revo, korpo kaj animo (Leono Zamenhof), racio kaj emocio, logiko kaj frenezo, knabo kaj kajto (belege kantata de la muzikgrupo Kajto)… Krome, ŝajnas konvene omaĝi la numeron du. Foje indas proklami: “Jen du, jen ĝu’!!” (LN)
Memorindaj kaj (re)legindaj vortoj de Kálmán Kalocsay:
“Komence estis la sento”, tiel oni devus komenci la historion de Esperanto. Vi ja scias, ke la sento naskis la lingvon. Kaj ne la seka scienculo, sed la profundsenta artisto skulptis el la ŝtonamaso de skemoj la statuon de la lingvo, ĉizante kaj glatigante ĝin, ĝis fine, ĝi vive ekmovis sin, kiel iam al Pygmalion. Ĉi tiu artista mano kaj sentema koro faris, ke en Esperanto estas ne nur fleksebleco kaj harmonio, sed ankaŭ varma senpereco, dolĉa aromo, afabla humoro, ĉarma senpretendeco. La ceteraj projektoj sonas apud ĝi, kvazaŭ matematika formulo apud soneto.
Lingvo kaj sento, jen estas Esperanto. La lingvo vivas en sia literaturo, la sento parolas per poezio.
(K. K.: Lingvo Stilo Formo, p. 51 - 52)
Esperanto […] bezonas helpemajn manojn kaj entuziasmajn korojn. Donacu do ilin al la lingvo, kiu, kreskinte al la semo de sento, volas produkti florojn de sento, kaj kies eblaĵoj, tra la harmonio de sento kaj esprimo, ideo kaj formo, deziras disbranĉiĝi por multkolora, fortika kaj nepereigebla vivo
(K. K.: Lingvo Stilo Formo, p. 76)
PROGRAMO
VENDREDE (3-a de majo)
SABATE (4-a de majo)
DIMANĈE (5-a de majo)
Ekzistos Libro-Servo kaj eventuale (en la sidejo de “Frateco”) E-kurseto.
Ekspozicio pri Esperanto (paneloj de HEF) en biblioteko Mª Moliner (pl. S. Agustín)
PROGRAM-KONTRIBUANTOJ
ANTONIO MARCO BOTELLA
VIVO KAJ VERKOJ / LINGVO KAJ SENTO
Profunda "sento al la lingvo" Esperanto kiel homama idealo, estas kio decidigis al nia samideano Antonio Marco Botella lerni Esperanton en la jaro 1937 en sia naskiĝurbo Callosa de Segura (Alicante). Du jarojn poste li jam instruis la lingvon kiel ekzilito en la koncentrejoj de Alĝerio. Kiam en la jaro 1949 alvenis al Zaragozo, tion kion unue li faris estis gvidi Esperanto-kursojn kun rimarkinda sukceso inter la gejunuloj kiuj plenigis la ĉambrojn de nia sidejo en str. Santa Isabel. Kun evidenta inklino al la Literaturo kaj Historio, li publikigis artikolojn en eksterlandaj E-gazetoj kaj estas ofta preleganto en la Internacia Esperanto-Semajno kaj en la propra Aragona E-Societo "Frateco". Dum naŭ jaroj li estis ĉefredaktoro de "Boletin" kaj "Kajeroj el la Sudo", kaj kiel simpla redaktisto li daŭrigas tiun taskon. Li publikigis dekduon da libroj pri la historio de Esperanto en Hispanio kaj pri hispana-araba poezio. Antonio Marco Botella, jam 92-a jar-aĝa, ankoraŭ aktivas en la Esperanta Movado kaj nun kiel prezidanto de "Fundación Esperanto".
Se feliĉon ni perceptas en Kosmo
ni strebu en la Ter' por tia idealo
difinita per Bono, Vero kaj Belo
kiuj plenplenas niaj aspir-imagoj!!
(Antonio Marco Botella: Pri la senfina Kosmo)
EDUARDO BERDOR
VIVO KAJ E-AGADO
Mi estas 32-jara instruisto de la franca lingvo el Zaragozo. Mia plej frua kontakto kun Esperanto okazis kiam mi iel hazarde trovis dulingvan vortareton en librovendejo en mia tiama urbeto, kiam mi estis eble 14-jaraĝa. Mi jam scivolemis pri lingvoj kaj en la nebulo de mia menso, mi kredas memori esti leginta artikolon en la ĵurnalo Heraldo de Aragón kelkajn jarojn antaŭe. Mi nur foliumis tiun vortareton Sopena dum kelkaj tagoj kaj tuj forlasis la aferon. En tiu momento Interreton ankoraŭ ne inkludis en la komputiloj.
Kiam mi finis miajn mezlernejajn jarojn, mi iris studi Tradukadon al la urbo Soria. Tie mi lernis komparan lingvistikon, sed laŭ mi, Esperanton oni neniam menciis. La definitivan paŝon signifis doktoriĝa lernofako, kiun mi sekvis en la urbo Soria. Ties titolo estis: "Esperanto: utopía o realidad". Temis pri plurmonata kurso pri la ideo de Esperanto.Lerni la lingvon ne estis deviga, sed tiu emo vekiĝis en mi. Mi verkis pri mia samLKKano Sabino Pelegrín kiel ekzemplo de esperantisto, ĉi-kaze aktiva leterkorespondanto, sed ne fama movadano.
Mi ĝis nun neniam verkis en Esperanto, sed esperas agadi tiusence en la estonteco, komponante kantojn aŭ verkante malgrandajn rakontojn. Momente mi preferas traduki kaj helpi: mi kunlaboris en la tradukadon de la retejo polyglot-learn-language.com, en aragona retejo pri edukado, kaj de tempo al tempo mi subtenas la gelernantojn ĉe retejoj por lerni lingvojn kiel Livemocha.
Laste (sed ne balaste) mi estas voĉddonanto en HEF kaj vicprezidanto de “Frateco”.
LINGVO KAJ SENTO
Unue, mi alvenis al Esperanto pro ĝia lingva specifeco. En tiu momento, mi ne konis aliajn planlingvojn kaj mi miris pro tio ke la elektoj de Zamenhof por konstrui novan lingvon estis, laŭ mi, tre bone elpensitaj. Iom post iom, Esperanto iĝis ankaŭ lingvo de sento, dum mi renkontis interesajn homojn kiuj scipovas ĝin, dum mi ekkonis ĝian movantan historion. Fine, plaĉas al mi povi paroli samnivele kun iu, uzante lingvon, kiun ambaŭ elektis libere kaj pasie.
SoloTronik
VIVO KAJ E-AGADO
Muzikisto, kantisto pri flamenko taranto stilo, frapado, iom da dancado laŭ cigana maniero el suda parto de Andaluzio, kun mikso da arabaj influoj, poemoj de Federiko García Lorca tradukitaj al esperanto per Antono Alonso (malnova prezidanto de HEF), io pri Lapenna, Kaloksay, kaj Morell, kun aranĝoj kaj adaptoj de mi mem.
Surscene mi uzas spektaklon kaj miksadon inter videoj, laseroj, stroboj, efektoj, surprizoj, specialaj kaj "spacialaj" lumoj, frapado, dancado, ktp. Partoprenoj en 5 UKj, 1 JK, 5 IFj, 6 HEKj, ktp...
LINGVO KAJ SENTO
* E-o donis al mi eblecon koni aliajn personojn de aliaj landoj, kulturoj, ktp, kaj disvastigi mian muzikon.
* Kiujn sentojn vekas en mi? - Eo povas unuigi al ĉiuj el neutrala vidpunkto.
* Lingva sento pri esperanto: - Neutrala interkomprenado.
* ...fine de la vojaĝo ĉiam povas atendi al ni iu esperantisto en iu stacio de la mondo...
* UZU ESPERANTON, UZU NEUTRALISMON, ESPERANTO NE KONAS LANDLIMOJN.
La vorto "Solo" alvenas de la unua universala lingvo de la mondo: la Sanskrita kaj signifas soleco en la spaco, kiam ekzistis neniuj materiaj aferoj... kaj interne de ĝi aperis ĉiuj aferoj, kiam la frukto komencis aperi kaj formiĝi, komencis aperi la diversaj kanaloj por konstrui ĉiujn mondojn, aero, lumo, akvo, tero, ktp. Solo povas signifi ankaŭ ke mi estas sola ludante esperantan muzikon, Solo de instrumento, sola-kafo...
Solo estas humila persono kiu intencas esprimi ideojn kaj la ideojn de aliaj kiuj ekzistis antaŭ ol mi, mi uzas la universalan lingvon kiu estas muziko ĉar dank' al ĝi ni ĉiuj homoj povas interparoli, interkomuniki ĉiujn ideojn.
(Solo: Ili estas nur kanzonoj)
MIGUEL FERNÁNDEZ
VIVO KAJ VERKOJ
Miguel Fernández naskiĝis en 1950 en Granado. En 1968 li transloĝiĝis en Madridon kaj ekstudis en ties Politeknika Universitato. Iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF, kunfondinto de la Ibera Skolo aŭ Ibera Grupo de E-verkistoj. Verkoj: poemkolektoj Ampoemaro (aperinta kadre de Ibere libere) kaj El miaj sonoraj soloj; rakontoj en Ekstremoj; esearo Sur la spuroj de Federico García Lorca; tradukoj Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba, de Federico García Lorca, Ĝis tagmezo alvenos, de Ignacio Aldecoa kaj Miguel Hernández, poeto de l’ popolo, komentita antologio de poemoj de Miguel Hernández. Baldaŭ aperonta: Poezio: armilo ŝargita per futuro (komentita esperanta antologio de hispana poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia).
LINGVO KAJ SENTO
Miakore esperanto estas eĥo el pasintaj bataloj por la emancipiĝo de la subprematoj, unu plia el la ĉifonoj, ve, de la utopio. Mi amas plu la utopion kaj ties ĉifonojn. Esperanto estas ankaŭ vehiklo de sentoj. Mi verkas, ĉar mi volas pentri, skulpti, bildigi sentojn. Proprajn kaj aliulajn. Ja mi povus tion praktiki en mia gepatra lingvo, la hispana, sed en ĝi ĉio plej bela estas jam dirita, nur genioj kapablus krei ion vere novan; en esperanto –esprim-arbaro kun abundaj regionoj ankoraŭ virgaj, netretitaj, nesuspektataj, kun ankoraŭ modleblaj materialoj– negeniaj beletr-amantoj kiel mi povas plu esplori la manieron diri ĉion plej belan ĉiutage.
ABEL MONTAGUT
VIVO KAJ VERKOJ
Abel Montagut i Masip (Llardecans, 1953) licenciiĝis pri kataluna filologio en Estudi General de Lleida (Barcelona Universitato).
Li publikigis, originale en esperanto, la librojn Poemo de Utnoa, Karnavale kaj La enigmo de l' araneo; kaj traduke, Amkantoj. 60 poemo de Ausias Marc.
LINGVO KAJ SENTO
"Sed oni devas amigi justecon, universalan komunan justecon, kontraŭ egoista... Nura pensado malmulte efikas, ĝis kiam ĝi animiĝis. Homo kaj homaro agadas pli laŭ sentado ol laŭ pensado".
(Delfí Dalmau: Dialekto, dialektiko, 1955, paĝo 59)
Ho, jen vi havas en la manoj, kara sinjoro don Quijote, mia preferata traduko de viaj nesupereblaj hidalgaĵoj. Ĝi estas en la universala lingvo de la scioplena kaj laŭdire juda magiisto Semenufo, kiun li ellaboris specife por la ensorĉitoj de nia subtera mondo. Tre malfacilus la interkompreniĝo se mankus tia lingvo […] Dum nia antaŭa vivo ni uzis interpretistojn, sed ĉi tie ni ne bezonas ilin […]
- Mirinde […] oni interkompreniĝas kun alinacianoj. Tio ŝajnas kaj estas la pentekosta miraklo de la lingvoj, ĉar neniam mi estus diveninta ke mi ne parolas nun en mia propra […]
(Abel Montagut: Don Kiĥoto eksterlande”, en Karnavale)
JORGE CAMACHO
Jorge Camacho (Hispanujo, 1966). Ĉefaj verkoj: eseo La liturgio de l’ foiro; rakontoj en Sur la linio kaj Ekstremoj, prozaĵo La ĉapo de la sterko-vermo, novelo La Majstro kaj Martinelli; poemaroj Celakantoj, Saturno, Eklipsas, Koploj kaj filandroj, La silika hakilo kaj En la profundo (2013). Tradukis Letero el Palestino de Santiago Alba, poemojn de Ángel González en Astura bukedo, novelojn kaj poemojn de Jorge Luis Borges en La sekreta miraklo. Ĉefredaktas la literaturan revuon Beletra Almanako.
lingvo universala
ĉiuj homoj komprenas
aŭ kompreni povas
la universalan lingvon de klasika gitaro
ludanta lertajn variaciojn
la universalan lingvon de peniktuŝo
sunlume
blanka
sur ole-pentrita vitro
la lingvon universalan de rizplado
spice komponitan
de talenta kuiristo
la lingvon sorĉe entenatan
en glas’
da ruĝa vino
ĝis abrupte sin trudaĉas vortoj krude
dialektaj
je ŝajno, je potenco, je ŝiro, je perfido
(El la poemaro En la profundo, 2013)
ANTONIO VALÉN
VIVO
Mi naskiĝis en Soria en 1965. Loĝis ankaŭ en Zaragozo kaj nun en Vigo. Profesie mi estas lingvisto kaj instruas la hispanan kaj la francan en galega mezlernejo. Mi okupiĝas pri esperanto de 1983, kiam mi hazarde vidis hispanan-esperantan vortareton ĉe geamikoj.
Mi verkis enkondukon por la romano Tirano Banderas de Valle-Inclán, en traduko de Fernando de Diego, kaj prezenton al la poemaro El la sonoraj soloj, de Miguel Fernández. Mi estas konata ankaŭ pro miaj multaj recenzoj en diversaj e-revuoj. En la hispana mi verkis informilon El esperanto: lengua y cultura, kiu detale prezentas esperanton lingvistike, beletre, kulture kaj historie pere de abundaj datenoj kaj komparoj.
Mian plej oftan okupon dum multaj jaroj konsistigis la konstanta reviziado de alies tekstoj en esperanto. En 2006 mi decidis ne plu revizii ion ajn pro laciĝo kaj tempomanko. Foje mi verkis mem poemojn kaj faris beletrajn traduketojn. Sed mia ĉefa laboro estis la reviziado kaj kompletigo de la Granda vortaro hispana-esperanta de Fernando de Diego, kiun li finis en 1994. Jam en 1991, li petis mian helpon, kaj de tiam ni kunlaboradis kune kun Miguel Fernández, Liven Dek kaj Jorge Camacho, ĝis la eldono de la verkego en 2003.
LINGVO KAJ SENTO
En la kongreso de Zaragozo, ŝatata urbo kie mi pasigis 14 jarojn de mia vivo, mi prelegos pri “Kalmo kaj malkalmo ĉe Kálmán Kalocsay”, laŭ titolo sugestita de Lorenzo Noguero, prezidanto de la aragona E-klubo Frateco.
Ho, jen vi Esperanto! Ne glora kaj fiera
Nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,
Svenema kaj senhelpa kaj -eble- senespera,
Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.
(K. K.: Streĉita kordo: Amara horo)
Eble ĉi-nokte murmuroj sufloros
-dum kuntuŝo haŭta, dum kareso kerna-
pri la disiĝ' morgaŭa sen kiso kaj sen larmoj.
Sed ne jam ni suferu, nur eklernu
(Antonio Valén: Ama fer' iama)
jOmO
VIVO
JoMo / jOmO (Jean-Marc Leclercq) naskiĝinta en 1961 kaj loĝanta en Tuluzo (Okcitanio/Francio) komencis muziki en la jaro 1977 kaj ekesperantiĝis en 1988.
Tute nature li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia. Li surpiedigis sian propran tiaman grupon, La Rozmariaj Beboj, kiu ekfamiĝis komence de la jaroj 90 en la franca alternativa rok-medio. La bando turneis en diversaj landoj (el kiuj Ĉinio), produkis du albumojn, kaj eĉ koncertis sur la prestiĝa pariza scenejo Olympia. Post disiĝo de la Beboj, JoMo kreis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li surbendigis ĉe Vinilkosmo kaj kreis unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kantoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la libro Guinness. Poste kaj sole, li surbendigis tutan esperantan albumon titolitan JoMo friponas!, kiu aperis fine de 2001. Sekva disko, jOmO slavumas, aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj. Li daŭre koncertas esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn.
LINGVO KAJ SENTO
Malsame de ĉiuj la aliaj lingvoj, kiujn mi lernis ĝis tiam, ekkonante esperanton mi renkontis nekredeblan reton de mildaj frenezuloj, kies ĉefa celo en vivo estas renkonti la ceterulojn de la tuta mondo. Estis kompreneble la plej interesa pozitiva ŝoko de mia vivo. Tuj vojaĝoj komencis: Germanio (legenda IS!), Nederlando (IjoKo), Ĉeĥoslovakio (Ostravo) ktp... kiel plej ebriiga kirlovento de internacia amikeco. De lingvo, esperanto iĝis por mi vivarto. Internacian amikecon sekvis internacia amo, kiu ankoraŭ plifortigis miajn ligojn kun la malsaĝa ideo de Doktoro Zam kaj enradikigis ĝin en mia vivo. Kiel kantisto, mi tuj post komenco de la lernado de esperanto ekis traduki aŭ komponi tekstojn de kanzonoj. Mi rapide malkovris la nekredeblan facilecon kaj flekseblecon de la lingvo en poezia kampo, kiu permesas esprimi plej komplete la sentojn, faktojn, situaciojn, ktp... Kiel artisto oni ankaŭ rapide min invitis en diversaj aranĝoj en diversaj landoj, kun grupo aŭ sola, kaj mia horizonto nekredeble tuj plilarĝiĝis tiel, kiel mi pli frue eĉ supozi ne povis. Nun mia jaro estas ritmita per aleksterlandaj vojaĝoj. (…) Esperanto helpas min kompreni la mondon kaj mi varme kaj kore dankas ĝin.
MAPO (centro de Zaragozo)
REFERENCOJ DE LOKOJ INDIKITAJ SUR MAPO
1 KONGRESEJO: Hotelo Goya
Adreso: Calle 5 de marzo, 5
Tfno.: 976 22 93 31.
ttt-paĝo: http://www.palafoxhoteles.com/hotel-goya
Programeroj: Ĉiuj krom tiuj indikitaj aparte sekve.
2 Palaco “Aljafería”
Adreso: Calle de los diputados, s/n
Tfno.: 976 28 96 85.
Programero: Vizito de grupo. Vendrede, 16:30 (NOTO: antaŭe, eblos rendevui en hotelo por iri al “Aljafería” kune)
3 “Sala El Zorro”
Adreso: Centro Comercial Independencia (“El Caracol”). Independencia, 24
Tfno.: 651 661 889.
Programero: Muzika spektaklo de “SoloTronik”. Vendrede, 21:00
4 “Sala Creedence”
Adreso: Plaza San Lamberto
Tfno.: 976 94 67 07 / 635 689 880
Programero: Koncerto de jOmO. Sabate, 20:00
5 Sidejo de “FRATECO” kaj “FUNDACIÓN ESPERANTO”
Adreso: Calle Cadena, 20, 1º, izda.
ttt-paĝo: https://sites.google.com/site/fratecoesperanto/
Kontakto-telefono: 658 106 046
Programero: Eventuale: Enkonduka kurseto pri Esperanto
6 Ekspozicio pri Esperanto (paneloj de HEF) en biblioteko Mª Moliner
Adreso: Plaza de San Agustín
VIZITINDAJ LOKOJ
Vizitindaj artaj lokoj:
Muzeoj:
Aliaj lokoj vizitindaj:
Aliaj sugestoj (dum la tagoj de la Kongreso):
- Ekspozicio de paperfaldado “origami”
- Ekspozicio pri 100 jaroj de skoltistoj (“scouts”) en Aragono
VIZITO AL LA PALACO ALJAFERIO
Antonio Marco Botella
Tiu ĉi palaco datas de la duono de la XI-a jarcento, kaj estas unu el la malmultaj kiun oni konservas relative kompleta de la arkitekturo hispana-muzulmana, kaj ĝi estis konstruita sub ordono de la dua monarĥo de la Zaragoza Tajfo, Abu Jafar Ahmed al-Muqtadir Billäh, kiu regis la tajfon de la jaro 1046 ĝis 1082, la plej longa regado de ĉiuj tajforeĝoj de Al-Andalus. Oni ĝin konstruis kiel distra vilao aŭ "amuza domo" kaj oni nomis ĝin al-Ya'fariyya (Aljaferio) aŭ Qasr Där al Surür (palaco de la Ĝojo), ĉe kies belaj salonoj okazis la oftaj festoj de la regno, kaj kie la grandaj poetoj, kiujn al-Muqtadir malavare protektis, verkis kaj recitis la plej bonajn poemojn.
Tiu reĝo, al-Muqtadir, amis la sciencon kaj poezion, kaj la historiisto al-Saqundi (naskiĝinta en 1231) diras en sia verko "La hispana islamo": "Vi havas reĝon, al-Muqtadir, sinjoro de Saraqusto, vere mirinda saĝulo pri astronomio, filozofio, geometrio kaj poezio". Efektive, elstara matematikisto, li verkis ankaŭ belajn poemojn, kaj al la palaco Aljaferio, kiun li ordonis konstrui li dediĉis jenajn versojn:
Al la palaco Aljaferio
Ho, plezurpalac' de Ĝojo!
Ho, salon' el or' kaj brilo!
Mia cel' en vi kroniĝis,
fakt' el miaj iluzioj.
Se en mia tuta regno
mi ne havus ja alion,
certe restus mi kontenta,
ĉar en la profunda mio
estas tiu alkazaro:
mia plej ĝojig-atingo.
Post longa regado (34 jaroj) forpasis al-Muqtadir kaj okupis la tronon de Saraqusto sia filo al-Mutamin, homo kun profunda inklino al studado, vera intelektulo, pri kiu oni scias ke li estis elstara matematikisto kaj poeto. Oni ankaŭ scias ke li multe amis celebri dumnoktajn festojn sur la rivero Ebro, kaj la kronisto Fath ibn Jaqän rakontas unu el ili:
"La ŝipeton de la princo ĉirkaŭis multnombraj barkoj; la melodioj de la kordinstrumentoj (precipe liutoj) estis tiel belaj, ke la navigantoj sin sentis devigataj halti por ĝui la magion de tiuj sorĉaj muzikoj kaj ofte mutiĝis ĉar krom la muziko ofte oni recitis belajn versojn, kiel tiuj kiuj priskribas Ibn Hasdäy:
Ho, mirinda bela tago!
kiom brila je tagmezo,
ĝi sin montris vivkolora
per la oro kaj arĝento
forrabitaj de tagiĝo
kaj de sun-radi' vespero!
Oni dirus ke indulge,
nun denove la vetero
nin deziras rekompenci
post ventego kaj tempesto.
Sur la barko princ' Mutamin
ĝuas navigante river' Ebron!
La poemoj kaj la historio de la reĝoj de Saraqusta estas tre, tre allogaj, sed ni devas daŭrigi la historion pri la palaco Aljaferio.
Post la konkero de Zaragozo de Alfonso la I-a en la jaro 1118, la Aljaferia palaco restis kiel sidejo de la kristanaj monarĥoj, kiuj ofte remodeligis kaj ampleksigis ĝin supermetante novan etaĝon sur la muzulmana konstruaĵo. La plej gravaj konstruoj estis tiu sub regado de Pedro la IV-a dum la XIV-a jarcento, kaj precipe tiu de la Katolikaj Reĝoj je la fino de la XV-a. Ankaŭ dum tiu kristana epoko, la Aljaferio estis scenejo de multenombraj festoj kaj celebradoj, kaj post tiu hela epoko ĝi estis sidejo de la Inkvizitora Tribunalo, kiu okupis la palacon ĝis 1706.
Malsupre kaj, maldekstre, oni konstruis kaj nun funkcias la Aragonan Parlamenton.
Post multaj jaroj de forlaso, la Belarta Ĝenerala Direkcio de nia lando komencis ripari kaj restarigi la palacon Aljaferio, kaj tiel estis kiel iom post iom reaperis la belegajn profilojn de tiu bela muzulmana palaco: Nun oni povas eniri tra pordo hufofera formo, kalifa tipo, inter du murkuboj. La unuan lokon kiun la vizitanto trovas estas la tiel nomita korto San Martin, dekstre, kun la preĝejo kies nomo ĝin donas, verko de la XIV-a jarcento. Ekde tiu ĉi korto, apud la enirmuro, oni eniras en la tiel nomitan korton de Sankta Isabel tra pordo triarka, tre ornamita. Estas tiu ĉi la centra korto de la muzulmana palaco. Antaŭe estis ornamita de du basenoj kaj ĝardenoj. Ĉe la suda portiko –maldekstre de la aktuala korteniro- oni starigas nun la belegajn arkojn plurlobajn kovritajn de riĉega dekoracio.
Ĉe la norda portiko, estas videblaj la plej granda parto de la salonoj. Unue "la granda salono", enmarkita de grandaj plurlobaj arkoj kun belegaj kapiteloj tajlitaj en alabastro laŭ stilo el korinta kapitelo. Komunikas tiu ĉi al hejm-kapelo, ne ĝuste nomita moskeo. Oni eniras ĝin tra pordo de hufferaforma arko, enmarkita en ornama profilo, kun abunda dekoracio interne de la arko, kaj ĉirkaŭ ĝi, farita per speciala gipso ĉizita. Interne, la hejmkapelo estas oktogonforma. Malsupre estas ornamita tre abunde per miksliniaj arketoj, escepte tiu parto kiu korespondas al la eniro kaj al "mihrab", aŭ niĉo orientigita al la Mekko. La "mihrab" estas ornamita kaj la arko kiu ĝin enmarkas estas laŭ kordova tipo.
La dua etaĝo estas konstituita de malgranda tribuno kun mudeharaj pentraĵoj de la XIII-a jarcento kaj ĝi estas kovrita de moderna volbo kun krucigitaj arkoj. La kapiteloj estas laŭ kordova tipo. Ekde "la granda salono" kaj tra malgranda korto kun miksliniaj arkoj, oni alvenas en la marmoran salonon, tiel nomita pro la platŝtonoj kiuj kovris la plankon. La dekoracio estas situata sur la supera parto de ties muroj, kun diversaj motivoj, precipe arketoj kaj ornamoj gipse ĉizitaj.
Tra malgranda korto oni alvenas en la ĉefturon de la Trobadoro, kie Garcia Gutierrez disvolvis parton de la agado de sia dramo sur kiu estis bazita la la opero de Verdi. Estis la omaĝa turo, kaj kvankam ĝia konstruo devenas de la IX-a jarcento, oni surmetis novajn etaĝojn dum certa tempo, kiu iras de la XI-a ĝis la XIV-a jarcento.
Ankaŭ ekde la "granda salono" oni povas pasi al la salonoj de la Katolikaj Reĝoj. La ampleksa "ceremonia ŝtuparo" kovrita de plafono tempere pentrita, kun emblemoj de la Reĝoj: jugo kaj sagoj kaj la lemo "Tiel rangas", prezentas verandon gipse ĉizita kun gotikaj motivoj, tute same kiel la dekoracioj de la grandaj fenestroj kiuj lumigas ilin. La palaco, en sia strikta senco, konsistas esence pri galerio, ĉe kies fenestroj kaj pordoj pretigas la iradon al la "orumita salono" aŭ tronsalono, kaj ankaŭ al la salonoj nomitaj "de la perdiĝintaj paŝoj". La fundamenta ĉambro estas la tronsalono, ampleksega salono rektangula superkovrita de belega kaj okulfrapa mudehara plafono, konsistanta el du partoj: belega verando sub kie etendiĝas skribo kiu citas la reĝojn kaj siajn titolojn, kaj la daton kiam tiu salono estis finkonstruita: jaro 1492. Super tiu ĉi galerio komenciĝas la belega kasonplafono ornamita de elementoj gotikaj kaj mudeharaj. Je la fino de tiu alo, kaj ĉirkaŭante la tronsalonon, estas la tri salonoj de la "perdiĝintaj paŝoj", kovritaj de belaj lignaj ornamoj kun elementoj gotikaj kaj mudeharaj.
LA SEO DE SAN SALVADOR
Antonio Marco Botella
Tiu ĉi katedralo estis konstruita sur sama loko kie estis la plej granda moskeo de Sarakusto dum la okupado de Iberio, ĝi estis konsekrita de la episkopo S-ro Pedro Librana en la jaro 1119, unu jaron post la konkero de Zaragozo fare de Alfonso la I-a.
Baldaŭ oni pensis konstrui novan templon, kiu estis komencata ĉe la fino de la sama jarcento XII-a, laŭ la unua eŭropa stilo, la romanika. De tiu preĝejo oni konservas la malsupran parton de la absido, kun elegantaj fenestroj bele dekoraciitaj ekstere, kaj interne riĉa skulptarta dekoracio, eltrovita malantaŭ la ĉefretablo de la templo.
Je la komenco de la XIV-a jarcento kaj post la falo de parto de la romanika preĝejo, oni konstruis alian laŭ la nova modostilo, tio estas la gotika. Ĝia strukturo konsistis el tri navoj, pli mallongaj ol nuntempe, kaj kapeloj inter abutmentoj.
Kiam oni levis la kupolbazon, estis papo en Avignon, Pedro de Luna, kiu malavare kontribuis al la konstruado de la katedralo (kie li antaŭe estis kanoniko). La kupolo konstruita de mudeharaj masonistoj havis tiaro-formon, por evidentigi ĝian patronigon.
Kelkajn jarojn poste, la aŭdaca strukturo estis konsiderata en ruino-stato, kaj la ĉefepiskopo Alonso de Aragón, ĉe la sojlo de la XVI-a jarcento, decidis rekonstrui ĝin. La nova kupolo finita en la jaro 1520 kaj realigita de kristanaj kaj mudeharaj artistoj, estas ortangule bazita, kaj fariĝas oktogona pere de kvar trumpoj; ĝi estas kovrita per stelornamita volbo de krucitaj arkoj, kun riĉa dekoracio de rozo-formaj tajlaĵoj, sur orumita ligno.
Ĉe la malsupra parto ekzistas niĉoj inter pilastroj de renesanca karaktero. La tutaro estas sintezo de stiloj gotika, platereska kaj mudehara, kiu pompas, precipe, ekstere. Estis ampleksigo de la templo je la fino de la XV-a jarcento, aldonante koncernajn navojn ĉiuflanke, kaj poste plilongigis ilin longitude, krom unuigi la internan parton. La kvin navoj estas kovritaj de transepta volbo, kaj ili per sia simpleco aŭ komplikado spegulas la diversajn fazojn de sia konstruado.
La ĥorejo, situata meze de la preĝejo laŭ la hispana kutimo, enhavas gotikan seĝaron de la XV-a jarcento, fabrikita de la prestiĝaj fratoj Gomar. En la XVI-a jarcento oni ĝin ĉirkaŭis per muro kovrita de tajlita dekoracio, sur malmoligita gipso de platereska karaktero.
Nuntempe, pro plifirmigaj laboroj, kiuj nur permesas viziti la kapekstremon de la preĝejo ĝis la ĥorejo, oni translokigis al unu el la altaroj, apudflanke de la Ĉefa, tiun de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo.
Speciale grava estas la grandioza kaj monumenta gotika retablo, komencata en la jaro 1445 de P. J. de Vallfogona, aŭtoro de arta murkolekto kun reliefoj de la vivo de Sankta Valero, alternante kun niĉoj de vegetala dekoracio, destinitaj por surmeti arĝentajn bustojn. Sur ĝi oni levigis la retablo-korpon, kiu estas aranĝita triptikoforme kun tri scenoj: la Transfiguro, la Epifanio kaj la Ascensio de la Sinjoro, verko de la germana skulptisto Hans de Suabia. Oni kovras ilin per sveltaj dekoraciplenaj baldakenoj kun figuretoj, kaj enkadriĝas per protektilo riĉe dekoraciita de vegetalaj motivoj kaj anĝelaj figuroj.
Inter la kapeloj kiuj distribuiĝas laŭlonge de la preĝeja perimetro, la plej antikva estas tiu de Sankta Mikaelo, konata kiel la paroĥeto, kies konstruo estis ordonita de la ĉefepiskopo Lope Fernandez de Luna en 1360. En la kromaj kapeloj kiuj oferas reprezentecan elmontron de la aragona arto, ekde la XVI-a al XVIII-a jarcento elstaras du grandiozaj ensembloj, tiu platereska de Sankta Bernardo fondita de Hernando de Aragono. Ankaŭ estas interesa la kapelo de la Blanka Virgulino, maldekstre de la ĉefkapelo, kun pentrita retablo, verko de la borgonja skulptisto Johano Dusi.
Estas enkalkulita ankaŭ al tiu katedralo, du muzeoj, unu la kanonika kapitula, kun eksterordinara ensemblo de oraĵarto inter aliaj objektoj. La alia, muzeo de tapiŝoj, kun unu el la plej bonaj hispanaj kolektoj de gotikaj tapiŝoj.
RELEGINDE
Se ridas luno gaja
radias suno maja,
pleniĝu via koro
de lunarĝent’, sonoro…
Se Vivo manifestas,
sopirojn Ĝi sugestas,
kuraĝu sonĝi, ardi
en revoj volon hardi…
Kaj poste malavare
Disĵetu ĉion are,
Ĉar ĝojo de l’ Feliĉo:
Disipi el la riĉo.
AL SIAJ GEAMIKOJ
JULIO BAGHY
(el: La Teatra Korbo)
OMAĜO EN ODA KLEO
AL FERNANDO DE DIEGO
Ĉar ido de l’ aer’, vi ne forestas.
La vento, via frato, mil flugilojn
el lun-arĝent’ kaj magmo
enblovis viaviven. Kaj manaas
ĉe vi plej vigla via voĉo plue.
depost ol vi kolumbis, ĝi kolombas
de la Kariba Mar’ al Mare Nostrum,
de Orinok’ al Ebro,
depalme oliv-arben,
portante orkideajn
sopirojn pri diantoj.
Pere de ĝi kresĉende l’ kosmon trafas
la kri’ de Hispani’ kaj Ameriko.
Ido de l’ ter’, vi donis vin vortnutre
niadezerte. Cent horloĝoj ŝrumpis
sursable, de tineoj forskuite
el siaj velke krakaj lirikbranĉoj.
Kaj sprosis vi kaj ŝprucis kaj oazis,
spitante la samumon
el nia verda mondo ĉiam preta
saturni sian pleje freŝan limfon.
Ido de l’ akvo, hule, plaŭde, ŝaŭme
vi tajlas parolkonkojn. Puntas dirojn.
Pedante? Ne. Torente? Vivtakte!
Tra via plumo fontas
vi mem sen artifiko.
El via plumo lirlas
prurdimensia belo, ho amanto
de la kolor’, sonor’, sapor’ de l’ vortoj!
Ido de l’ fajro, ĉendu plu la nokton.
Ĉendu plu nunajn flamojn kaj novaojn.
Ĉendu plu sunojn estingitajn, ĉendu
sparkojn sen ĉes’, sed surdu al l’ absurda
kvakad’ en nia marĉo,
kie kvar ranoj stelojn sentripigas
por fari al si strasajn kolierojn.
Plu ĉendu l’ nokton, forĝu la profilon
de la sakrala taŭr’ de l’ verda belo.
Brulstampu l’ felon de ĉi opa sonĝo
per via fer’, Fernando, ruĝe arda
eĉ en la sin’ de via nomo, ido
ne de minora di’ sed de diego.
Miguel Fernández: El miaj sonoraj soloj (El la sonoraj soloj). IEM. Vieno, 1996
EDMOND PRIVAT:
ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO
Ekzistas diversaj rimedoj uzataj (plej ofte senkonscie) por esprimi sentojn. Nu, tiuj samaj rimedoj povus esti ankaŭ uzataj por esprimi logikan ideon. Fakte ĉiu ajn lingva rimedo povas servi al unu aŭ la alia kaj plej ofte al ambaŭ samtempe. Ekzemple:
1-e: Sona plilaŭtigo de iu aŭ alia frazero.
Jen senkolora frazo: ”Li venis je la oka”. Diru nun kun forta akcento: ”Je la oka li venis” (ne je la naŭa). Tiu plilaŭtigo certe montras logikan distingon kaj insiston pri akurata fakto. Se vi diras nun ”Je la oka? Vi frenezas. Mi bezonas ripozi dimanĉon matene”, tiam vi sentas evidente kaj aŭdeble indignon, ke oni kuraĝas proponi al vi tiel frumatenan inviton aŭ ordonon. Tie estas ne nur plilaŭtigo, sed vere alitonigo, kiu transformas la frazon kvazaŭ en demandon, duone indignan, duone mokan.
2-e: ŝanĝo en la ordo de la frazo.
Se vi diras ”Vi aĉetu tian skatolon, ne alispecan”, la plilaŭti-go jam efikas. Tamen, same kiel en la ĉi supra ekzemplo, ia ŝanĝo de la ordo en la frazo ankoraŭ pli impresas: ”Tian skatolon vi aĉetu, ne alispecan”. Tie temas certe pri teknika ordono, do insisto kun senco ĉefe logika. Sed se vi, reveninte, aŭdas la komisianton ekkrii ”Tian skatolon vi kuraĝis aĉeti!”, tiam certe vi tuj komprenas lian senton pri miro kaj malkontenteco, esprimitan per la frazaranĝo kaj plilaŭtigo samtempe.
3-e: Forigo aŭ ripeto de vortoj.
Ekzemple: ”Skatolon? Ne. Keston prefere!” Jen kvazaŭ telefona interparolo. Ĉiuj verboj, pronomoj k.t.p. mankas. Tie la forigo de vortoj antaŭ ĉio helpas logikon. La celo estas precizigo teknika. Sed aŭdu alian telefonan interparolon: ”Min, prezidanto? Neniam!” Tie la forigo de vortoj havas akre sentan signifon kaj vi tuj komprenas kun kia malplezuro la parolanto sin defendas kontraŭ nedezirata elekto.
4-e: Elekto inter ekzistantaj vortoj.
Elektu ekzemple la vortojn paroli kaj bleki. Jen tute logika uzo de ĝi: ”Homoj parolas, bestoj blekas”. Tio estas scienca konstato. Se vi nun ekkrias en diskuto: ”Neeble interparoli! Vi nur blekas kaj insultas!” Tiam certe la elekto de la vorto blekas havas malpli logikan intencon oI nereteneblan sentan signifon. Sub tiu ĉi kategorio vi povas ekzameni ĉiujn bildojn uzatajn en la lingvo. Ju pli nelogikaj, eĉ mallogikaj ili ŝajnas, des pli forta estas la sento esprimata. Esperanto elĉerpas siajn bildojn el tri ĉefaj fontoj: propraj-komunaj, propraj-personaj kaj eksteraj-tradukitaj. Tiu ĉi lasta klaso ekzistas en ĉiuj lingvoj, kiuj konstante pruntas unu al alia, ĉar la homoj havas ĉie similajn emojn. Do en Esperanto, kiel en plej multaj aliaj lingvoj, oni diras ”forta kiel leono”, nomas malican knabon ”diableto” aŭ priskribas malbonan junulon kiel ”sentaŭgulon”.
5-e: Kreo aŭ modifo de vortoj.
Jen riĉa produktado per vortkombinoj kaj ĉefe per prefiksoj kaj sufiksoj. Ilian uzon por logikaj celoj instruas ĉiu gramatiko. Se vin informas kompetentuloj, ke ”la fosistoj malkovris romanan vazegon malfacile transporteblan”, vi ja ne aŭdus el la uzitaj sufiksoj ion alian ol pure logikan, sed se vi priskribas iun kiel ”Azenego! Neaŭskultebla ulo!” vi certe montros nek admiran, nek ŝatan senton al tiu malplaĉanto kaj oni povos konstati, ke vi uzis la sufiksojn malpli logike ol subjektive.
CLAUDE PIRON:
MI KREDAS JE LA BONO
MI KREDAS JE ESPERANTO
Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne simetrias kun Malbono, sed ege superas ĝin. Malbone konstruita domo disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, eĉ plej teruraj, de naturaj fortoj. Tial mi havas neniun dubon pri la estonteco de Esperanto. Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la konkretiĝoj de la Bono.
Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikiĝo: burokrata, ĝangala kaj demokratia. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizaĵoj, kiel UNo au la Europa Unuiĝo. Kiel ĉiuj burokrataj sistemoj, ĝi uzas gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio por mizeraj rezultoj. Kaj ĉion ĉi pagas la impostpaganto.
La ĝangala sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo, unu nacio au grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion ne pro la propraj kvalitoj de la koncernaj lingvo au kulturo, sed sole pro politikaj, ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de lingva komunikiĝo kontentiga por ĉiuj. Tia estis la sistemo komunikiĝi per la franca en la dek-naŭa jarcento, tia estas la internacia uzo de la angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo, havas multajn fiajn efikojn, kiuj kreas en la mondo danĝerajn fuŝ-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de tia lingva sintrudemo.
Kaj al la burokrata sistemo, kaj al la ĝangala mankas unu el la ĉefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili ĉefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezonoj de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homa digneco kaj pri la rajto de ĉiu renkonti iun, kiu aŭskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komunikiĝi.
La tria sistemo estas la demokratia. Ĝi nomiĝas Esperanto. Kiel ĉio demokratia, ĝi havas multajn mankojn, multajn malperfektaĵojn. Sed ĝi, tamen, estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, ĝi estas bona. Ĝi naskiĝis el la boneco de unu homo. Ĝi naskiĝis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, ĝi estas bona. Kaj tial ĝi supervivos la aliajn.
Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ĝi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ĝenerale imagate, eĉ inter ni. Mi kredas, ke ĝi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo.
(C. Piron: Kial kaj kiel lerni Esperanton. Oomoto, 1995, N-ro 437, p. 22-24. Mallongigita)
KONGRESANOJ (Listo datumita je la 25-a de aprilo)
K-n-ro PERSONA NOMO FAMILIA(J) NOMO(J) URBO
1 ANTONIO MARCO BOTELLA - Zaragoza
2 EDUARDO BERDOR REMÓN - Zaragoza
3 EDUARDO VARGAS - Málaga
4 MIGUEL FERNÁNDEZ - Madrid
5 ABEL MONTAGUT MASIP - Cervià de les Garrigues
6 JORGE CAMACHO - Madrid
7 ANTONIO VALÉN FERNÁNDEZ - Vigo
8 JEAN MARC LECLERCQ - Toulouse (Francio)
9 JOSÉ ANTONIO DEL BARRIO UNQUERA - Alcorcón
10 EDUARDO LARROUY - Bilbao
11 SABINO PELEGRÍN COLOMO - Ejea de los Caballeros
12 ENRIQUE NAVARRO RUBIO - Zaragoza
13 VLADIMIRO PAJURKO - Pustomiti (Ukrainio)
14 JOSÉ ANTONIO FLETA ZARAGOZANO - Zaragoza
15 MARIBEL SORIANO MARCO - Zaragoza
16 ANTONIA LAPUERTA PALACIOS - Zaragoza
17 Mª FERNANDA ONDÉ BERROYA - Zaragoza
18 ANA HERNÁNDEZ LAPUERTA - Zaragoza
19 ÁNGEL LÓPEZ ARMISEN - Zaragoza
20 EUNICE ALBERTO MOYSÉS - Zaragoza
21 LORENZO NOGUERO SARASA - Zaragoza
22 PILAR ZARAGOZA CASAJÚS - Zaragoza
23 ANTONIO NOGUERA JIMÉNEZ - Zaragoza
24 LUIS SERRANO PÉREZ - Sabadell
25 RAFAELA URUEÑA ÁLVAREZ - Valladolid
26 LUIS HERNÁNDEZ GARCÍA - Valladolid
27 ANGELITA SANZ MAYOR - Madrid
28 FÉLIX MANUEL JIMÉNEZ LOBO - Madrid
29 ÁNGEL MAÑERO GONZÁLEZ - Valencia
30 ANA MANERO - Madrid
31 MANOLO PARRA - Madrid
32 MIGUEL ÁNGEL MARTÍN MARTÍN - Zaragoza
33 IRINA GRIGORIEVA GRIGORIEVA - Santander
34 ÁNGEL GARCÍA GUTIÉRREZ - Santander
35 PILAR GAYARRE - Zaragoza
36 JESÚS MIGUEL GARCÍA ITURRIOZ - Portugalete
37 ICIAR ARTECHE URRUTIA - Bilbao
38 JOSÉ LUIS BRINGAS TELLECHEA - Bilbao
39 CARLOS SPINOLA - Málaga
40 J. FARELL
41 JOSÉ AÑO BELDA
42 JAIME BENITO CEDO - Zaragoza
43 EMILIO PÉREZ GIMENO - Zaragoza
44 ESPERANZA LÓPEZ VILELLA - Zaragoza
45 JOSÉ LUIS ORDÁS ARAGÓN - Zaragoza
46 JOSÉ VICENTE GARCÉS PUYUELO - Zaragoza
47 ÁNGEL ARQUILLOS LÓPEZ - Málaga
48 MARILO TORRES MATEO - Málaga
49 ROSA LÓPEZ MARTÍN - Terrassa
50 JUAN BAUTISTA ARROYO GARCÍA - Zaragoza
51 PAULINO MÉLIZ IRACHE - Monzón
52 ALBERTO PÉREZ GIMENO - Zaragoza
53 FLORENCIO SERRANO GIL - Roda de Bará
54 FRANCISCO LÓPEZ LÓPEZ - Gautegiz-Arteaga
55 PABLO CONESA GARCÍA - Zaragoza
56 ANA MARIA MOLERA URGELLES - Moià
57 CARLOS ILLA CASANOVA - Moià
58 JAVIER GUERRERO GIMENO
59 MATILDE MONTERO SÁNCHEZ - Madrid
60 RAÚL MARTÍNEZ ANGUITA - Ciudad Real
61 JULIE CORSIN - Ciudad Real
62 PAULO BRANCO - Bruselo (Belgio)
63 DIEMANTE ANICIENE - Bruselo (Belgio)
64 ISABEL SANCHO-ROUSSET - Barcelona
65 JESÚS PÉREZ CABALLERO - Caseres
66 PAQUITA CASADO - Caseres
67 M DOLORS GODOY ROTLLENS - Cassà de la Selva
68 PATRICIO ANTÓN LÓPEZ - Zaragoza
69 GUY CAMY - Oloron-Sainte Marie (Francio)
70 BICHON BINET - Rébénacq (Francio)
71 MARC PLEYSIER - Rébénacq (Francio)
72 BERNARD MESLIN - Pau (Francio)
73 GREGORIO SOBRINO UTRILLA - Zaragoza
74 VÍCTOR GARCÍA CANO - Alcázar de San Juan
75 ELENA RUIZ LÓPEZ - Albacete
76 JESÚS GARCÍA CANO - Albacete
77 PEDRO GARROTE ESCRIBANO - Valladolid
78 SOLANGE DUROU - Pau (Francio)
79 JAIME VINIELLES PEREDA - Madrid
80 MODESTE MAYA MESSI - Libreville (Gabono)
81 JOSÉ SALGUERO - Don Benito
82 FRANCISCO J INGLADA - Tarragona
83 BEATRIZ PITARCH - Zaragoza
84 RAFAEL BLANCO ARBE - Kaseda
85 FERNANDO MIGUEL LORENZO - Zamora
HISPANAJ ESPERANTO - KONGRESOJ
N-ro Jaro Urbo
1 1920 Barcelona
2 1921 Zaragoza
3 1923 Valencia
4 1924 Bilbao
5 1925 Córdoba
6 1926 Madrid
7 1928 Sevilla
8 1929 Oviedo
9 1932 Madrid
10 1933 Santander
11 1936 Barcelona
12 1951 Tarrasa
13 1952 Valencia
14 1953 Bilbao
15 1954 Zaragoza
16 1955 Gijón
17 1956 Barcelona
18 1957 Madrid
19 1958 Castellón
20 1959 Málaga
21 1960 Pontevedra
22 1961 Palma
de Mallorca
23 1962 Valladolid
24 1963 Barcelona
25 1964 Valencia
N-ro Jaro Urbo
26 1965 Palencia
27 1966 Bilbao
28 1967 Zaragoza
29 1969 La Laguna
30 1970 Mieres
31 1971 Alicante
32 1972 Vigo
33 1973 Madrid
34 1974 Valladolid
35 1975 Lleida
36 1976 El Ferrol
37 1977 Sabadell
38 1978 León
39 1979 Gijón
40 1980 Madrid
41 1981 Murcia
42 1982 Málaga
43 1983 Zaragoza
44 1984 Sevilla
45 1985 Cartagena
46 1986 Vigo
47 1987 Madrid
48 1988 Valencia
49 1989 Bilbao
50 1990 Sant Cugat
del Vallès
N-ro Jaro Urbo
51 1991 La Laguna
52 1992 Mérida
53 1994 Málaga
54 1995 Salou
55 1996 Murcia
56 1997 Valencia
57 1998 Valladolid
58 1999 Castellón
59 2000 San Sebastián
de los Reyes
60 2001 San Javier
61 2002 Alicante
62 2003 Valencia
63 2004 Bilbao
64 2005 Alcalá
de Henares
65 2006 El Puig
66 2007 Palos de
la Frontera
67 2008 Cuenca
68 2009 Málaga
69 2010 Santiago de
Compostela
70 2011 El Escorial
71 2012 Almagro
72 2013 Zaragoza
En la komenco, la nomo de la unuaj estis diversa. Ekzemple, la unua (en 1920) estis nomata UDKEILO: Unua Diskutanta Kunveno de Esperantistoj de Iberiaj Landoj.
En 1968 okazis la Universala Kongreso en Madrido, kaj en 1993 en Valencio.
ĜIS REVIDO… KAJ DANKON!
DANKON al ĉiu kunlaboranto kaj al ĉiu kongresano
DANKON al tiu mirinda D-ro Esperanto kies sento kondukis al nova lingvo
Al bono celis ĉi doktoro
Esperanto fruktodone,
gloris ĝuste homaran ĥoron -
impresantan jam ĵargone -
konceptis lingvan mondpostulon.
Ni odas per rimanta strof'
ŝatante tiun unikulon.
Ŭa! Varsovia Zamenhof!
(omaĝa alfabeto presita en "Monato")
DANKON al Cervantes, al Fernando de Diego kaj al ĉiuj kavaliroj de la Vorto(j)
La ABOCO de la AMO:
A manta, B ona, C eremonia, Ĉ arma, D iskreta, E minenta, F irma,
G alanta, Ĝ entila, H onesta, Ĥ origa, I deala, J una, Ĵ etiĝema,
K avalira, L ojala, M ilda, N obla, O ferema, P rudenta, R iĉa,
S ervema, Ŝ aŭma, T alenta, U ragana, Ŭ aiga, V erdira, Z orga
(CERVANTES/DE DIEGO/…: "KIĤOTO", ĉap. XXXIV, p. 261)
AMEN!
Ho ardu la koro en flamo
Ĝin hardu la fajro de amo
(K. K: STREĈITA KORDO: Himno de amo)
Brulu ĉiam am' en
Viaj koroj amen!
(K. K.: STREĈITA KORDO: Maja idilio)
La ĵus eldonita Kongreslibro HEK-2013 jam oni povas: