Esperanto sur la strando 2019

12 - 15.09 Sopot - Gdańsk - Pelplin

INFORMILO:

Karaj,

Proksimiĝas nia aranĝo "Esperanto sur la Strando 2019".

Informu nin kiam vi venos al Triurbo kaj kie vi loĝos. Pli multon de vi jam informis nin, tamen ne ĉiuj de vi restas kun ni en kontakto. Ni volus ekscii, ĉu vi sukcese aranĝis tranokton en Sopot aŭ Gdansko, jam de la 12.09. Se ne, tuj petu helpon.

La 12.09.- de la 17.00 h. (ĵaudo) ni atendos vin en nia Klubejo TORENTO , (Sopot, str. Armii Krajowej 94)(rigardu mapon) por aranĝi adminstraj taskoj, transdoni materialojn , klarigi sekvonttagan programon, trinki teon aŭ kafon.

Poste de la 18.00 ni esperas pasi kune vesperon ĉe la strando diboĉante iomete kaj kantante kune por prepari nin al la sabata program sur la podio.

Ni ankaŭ volus scii ĉu vi eble estas vegeterano / vegano.

Se vi bezonas plurajn informojn nepre kontaktu nin


Jen la mapo kiel trovi nin de la stacidomo SOPOT: