Instituto Teo Jung estos NRO (Neregistara Organizaĵo) al kiu estos donacita la gazeto Heroldo de Esperanto. Jen ĝi en ĝeneralaj trajtoj:
Principe ĝi estos fondota okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono, en 2018;
Ĝia sidejo estos en Brazilo;
Al ĝi Heroldo estos donacita tute sen ŝuldoj kaj kun rezerva kapitalo por la subteno de la eldonado dum kelkaj monatoj. Ekde la dato de formaligo de la donaco, Intituto Teo Jung mastrumos ĉion (redakciaj aferoj, abonoj, financoj, ekspedado ktp);
La membroj de Instituto Teo Jung estos la individuaj abonantoj de Heroldo, sed ĉu ĉiuj abonantoj aŭ nur la abonantoj de la papera versio, tio estos decido de la fondo-komisiono;
La fondo-komisiono estos baldaŭ formita. Ĝia tasko estos fari ĉiuj paŝojn por la fondo de ITJ, inkluzive de la ellaboro de la statuto. Ĉiuj abonantoj de Heroldo rajtos partopreni la fondo-komisionon kaj poste partopreni la ĝeneralan asembleon en Lisbono;
Ni aperigos ĉi tie kaj en Heroldo de Esperanto ĉiujn novaĵojn pri Instituto Teo Jung.