la 14a ĝis 17a de novembro 2024

La 2a KUŜEJO 2024

Jogjakarto, Indonezio

Bonvenon! Daŭrigante la sukceson de la 1a KUŜEJO en Tajlando 2018, la Esperantista junularo de Sudorienta Azio okazigas la 2an KUŜEJO-n en Jogjakarto, Indonezio. Ni antaŭenpuŝu la movadon kaj kunlaboradon de junajn Esperantistojn en Sudorienta Azio. Ĉi tiu evento ne estos ne nur ŝance renkonti novajn amikojn el ĉiuj kulturoj de Sudorienta-Azio, sed ankaŭ lerni, kreski, kaj partopreni en sociaj inciatoj.

Kvar tagoj kaj tri vesperoj de ekskursoj kaj mojosaĵoj

14a de novembro 2024

Alveno kaj registriĝo 14:00Vespermanĝo 18:00Malfermo kaj interkona vespero 19:00

la 15a de novembro 2024

Matenmanĝo en la hotelo 07:00Vojaĝi al Borobudur 08:00Vojaĝi al la kokina preĝejo 10:30Tagmanĝo 12:00Ekskurso al la vulkano Merapi 13:00Kafo 17:00Vespermanĝo 18:00Reveni al hotelo 19:00

la 16a de novembro 2024

Matenmanĝo en hotelo 07:00Vojaĝi al Palaco de Jogjakarto 08:00Vojaĝi al Taman Sari 10:00Tagmanĝo 12:00Malnova urbo de Jogjakarto 13:00Malioboro 14:00Kafo 16:00Libera sesio 16:30Reveni al hotelo 18:00Vespermanĝo kaj diskutrondo pri junulara movado en Sudorienta Azio 19:00Nokto en la urbocentro de Jogjakarto 21:00

la 17a de novembro 2024

Preparado por foriro 08:00Balotado de nova estraro de IEJO 10:00Fermo 11:00Foriro 12:00

Sudorienta Azio: 11 landoj, 1 estonteco

Jogjakarto, urbo de studentoj kaj kulturoj. Tiu malnova urbo estas la speciala provinco de Indonezio, en kiu regas Sultano de Jogjakarto. La urbo estis la ĉefurbo de Indonezio dum la sendependenca milito kontraŭ Hollando. En tiu urbo troviĝas templojn kaj historiajn lokojn.

 Plia Informo de Urbo Jogjakarto troviĝas ĉe:

LKK-anoj

Erlangga

Respondeculo

Rizki

Sekretario

Lio

Kasisto

Arya

Programeroj

Eko

Ekskursoj

Vio

Publikado

Rifiki

Manĝaĵoj

Kunvenejo

Puri Pangeran Hotelo

Jln. Masjid No. 7, Puwokinanti, Jogjakarto, Indonezio

La kunvenejo estas hotelo en la centro de la urbo de Jogjakarto. Ĝi estas ankaŭ proksima de turismaj lokoj.

 Kotizoj

 Kotizo:

Sudorientaj azianoj: IDR 2.800.000

Alilandanoj: IDR 3.000.000

Sudorientaj azianoj: IDR 3.000.000

Alilandanoj: IDR 3.200.000

Sudorientaj azianoj: IDR 3.200.000

Alilandanoj: IDR 3.400.000

* Sudorienta Azio: (Brunejo, Filipinoj, Indonezio, Kamboĝo, Laoso, Malajzio, Mjanmaro, Orienta Timoro, Singapuro, Tajlando, Vjetnamio)

* La kotizoj jam inkluzivas al manĝaĵoj, hotelo, kaj biletoj porkelkaj turismaj lokoj

Certe nun vi pretas aliĝi!

 Se vi havas demandon, kontaktu ĉe

Erlangga (greschinov@gmail.com) aŭ Rizki (rizkimaulana9696@gmail.com