la 14a ĝis 17a de novembro 2024

La 2a KUŜEJO 2024

Jogjakarto, Indonezio

Bonvenon! Daŭrigante la sukceson de la 1a KUŜEJO en Tajlando 2018, la Esperantista junularo de Sudorienta Azio okazigas la 2an KUŜEJO-n en Jogjakarto, Indonezio. Ni antaŭenpuŝu la movadon kaj kunlaboradon de junajn Esperantistojn en Sudorienta Azio. Ĉi tiu evento ne estos ne nur ŝance renkonti novajn amikojn el ĉiuj kulturoj de Sudorienta-Azio, sed ankaŭ lerni, kreski, kaj partopreni en sociaj inciatoj.

Kvar tagoj kaj tri vesperoj de ekskursoj kaj mojosaĵoj

14a de novembro 2024

Alventago kaj interkona vespero

la 15a de novembro 2024

1a tago de la kunveno

la 16a de novembro 2024

2a tago de la kunveno

la 17a de novembro 2024

forirtago

Sudorienta Azio: 11 landoj, 1 estonteco

Jogjakarto, urbo de studentoj kaj kulturoj. Tiu malnova urbo estas la speciala provinco de Indonezio, en kiu regas Sultano de Jogjakarto. La urbo estis la ĉefurbo de Indonezio dum la sendependenca milito kontraŭ Hollando. En tiu urbo troviĝas templojn kaj historiajn lokojn.

 Plia Informo de Urbo Jogjakarto troviĝas ĉe:

LKK-anoj

Erlangga

Respondeculo

Rizki

Sekretario

Lio

Kasisto

Arya

Programeroj

Eko

Ekskursoj

Vio

Publikado

Rifiki

Manĝaĵoj

Kunvenejo

Puri Pangeran Hotelo

Jln. Masjid No. 7, Puwokinanti, Jogjakarto, Indonezio

La kunvenejo estas hotelo en la centro de la urbo de Jogjakarto. Ĝi estas ankaŭ proksima de turismaj lokoj.

 Kotizoj

 Kotizo:

Sudorientaj azianoj: IDR 2.800.000

Alilandanoj: IDR 3.000.000

Sudorientaj azianoj: IDR 3.000.000

Alilandanoj: IDR 3.200.000

Sudorientaj azianoj: IDR 3.200.000

Alilandanoj: IDR 3.400.000

* Sudorienta Azio: (Brunejo, Filipinoj, Indonezio, Kamboĝo, Laoso, Malajzio, Mjanmaro, Orienta Timoro, Singapuro, Tajlando, Vjetnamio)

* La kotizoj jam inkluzivas al manĝaĵoj, hotelo, kaj biletoj porkelkaj turismaj lokoj

Certe nun vi pretas aliĝi!

 Se vi havas demandon, kontaktu ĉe

Erlangga (greschinov@gmail.com) aŭ Rizki (rizkimaulana9696@gmail.com