LA 37A

KOMUNA SEMINARIO


Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama junularoj (KS) estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en kvar landoj (Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Vjetnamio) kaj kutime fariĝas la plej granda junulara esperanto-renkontiĝo de la jaro en Azio.

La 29a KS en 2010 okazante kiel "la unua ekstra KS" en Hanojo, Vjetnamio estis organizita de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) ĉar VEJO tiam ankoraŭ ne eniris en la organizantaron de KS oficiale.

La 33a KS en 2014 estis la unua KS okazante en Vjetnamio post oficialeco de VEJO en organizantaro de KS.

Kaj en 2019, KS denove revenos al Vjetnamio kaj estos okazigota de VEJO en la marurbo Danang de la 29a Aprilo ĝis la 3a de Majo, 2019 kun la ĉeftemo “Man-en-man protektu marmedion”

Do kie estas Danang Urbo?

Danang urbo estas la 5a larĝa urbo de Vjetnamio. Ĝi estas komerca kaj edukada centro de Mez-Vjetnamio kun plej belaj plaĝoj kiel My Khe, Non Nuoc, Bac My An, Xuan Thieu, ktp. Ĝi troviĝas inter kelkaj Mondaj Heredaĵoj de UNESKO inkluzive Imperia Urbo de Hue, Malnova Kvartalo de Hoi An kaj My Son Sanktejo.