KS 2026
La 44-a
Komuna Seminario
La 44-a
Komuna Seminario
Komuna Seminario (KS) estas junulara evento kun pli ol 40 jaroj, kiu laŭvice okazas en kvar landoj (Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko kaj Vjetnamio), kaj kutime estas rigardata kiel la plej granda junulara Esperanto-renkontiĝo en Azio.
La temo de ĉijara KS estas “Junuloj kune por la komuna estonteco de Azio en la AI-epoko”. Krom prezentado kaj diskutado, ni preparas riĉan programon por ideo-interŝanĝi, kulturo-esploradi kaj amikumi!