En Tokio trinkejo kun vido al prilaborejo de rubaĵo helpas je konsciiĝo de la homoj

Aŭtoritatoj en Japanlando starigis efemeran trinkejon kun vido al prilaborejo de forĵetaĵoj, ekipata de ruboforbruligilo. Tiu ideo allogis la japanan junularon, kiu tie ariĝas por memfotado, kaj utilas je la atentigo koncerne al la kvanto da rubo produktata de la homaro.

Nomata kiel "Gomi Pit" (japane “gomi” signifas rubon, kaj “pit” foson) elpesis tiun aferon la aŭtoritatoj de Tokio kiel konsciiga ago al la junuloj pri la ruzultoj kaŭzataj de troa ruboproduktado. Tie kontrasto oklulfrapas: nur vitra muro disigas la puregan lokon por trinkado/manĝado, kaj la ejon enhavanta amasegon da rubaĵoj atendanta ties bruligon.

La trinkejo "Gomi Pit" estas provizora, tamem la rubprilaborejo "Musashino Clean Centre", kiu ekis en 2017, estas malferemata al vizitantoj la tutan jaron, celante la edukadon.