La Monda Tago de Koro

Monda Tago de Koro (la 29-an de la 9-a monato) estas evento prizorgata de la plej granda organizo pri korscienco en la mondo, nome MKF - Monda Kora Federaĵo (angle WHF - World Heart Federation), kaj ĝi celas averti pri la riskoj de kormalsanoj, kiuj koncernas la ĉefajn kialojn de mortoj tutmonde.

Ĉi-jare la oni klarigos al loĝantaroj kiamaniere prizorgi siajn korojn, kaj sekve siajn vivojn, pere de kampanjo kun la slogano "Mia koro, via koro".

La rilata sinteno ŝajne jam estas sufiĉe konata de ĉiuj: manĝado per pli sana maniero, malpli da drinkado de alkoholaĵoj, tuta nuligo de tabakfumado kaj ĉiutaga piedirado. Nur tio vere plibonigos korsanon kaj ĝeneralan sanstaton.

En 2015 la kormalsanoj, inter ili la apopleksio (aŭ cerbovaskula akcidento, CVA), mortigis tutmonde pli ol 17 milionojn da homoj (31%), sekvataj de kancero (8,2 milionojn), spirmalsanoj (4 milionojn) kaj sukermalsano (1,5 milionojn) je la kvara pozicio.