Ĉinlando ĵetos lumigan sateliton ĝis 2020

Ĝis la jaro 2020 Ĉinlando ĵetos spacen lumigan sateliton, kiu ankaŭ oni nomigas tiun kiel "homfarita luno", laŭ informis la registrara oficiala gazeto "Renmin Ribao" (Popola Taglibro), kiu citas kiel informfonto la organizaĵo CASC (angla mallongigo por "China Aerospace Science and Technology Corporation").

Temas pri projekto komenciĝanta antaŭ jaroj, kaj nun progresas pro teĥnikara evoluado - por lumigi areon kun diametro da 10-80 kilometroj en la urbo Ĉengduo.

Tiu satelito estis elpensita kiel kompletigo al luna lumeco dumnokte, kun lumkapablo oktoble supera ol tiu orignala, kaj tio sufiĉos por anstataŭigi la lumojn de strataj lampoj.