Kokino trafis rekordan prezon da 74 mil realoj

La plej granda koko tutmonde nomiĝas “Voodoo”, kaj vivas en la urbo Ĵagvariuno, subŝtato San-Paŭlo en Brazilo). Ĝia alto estas 1,26 metroj kaj ĝi estas nevo de besto, kiu posedis tiun titolon pasintjare. Ili apartenas al la brazila raso “Índio Gigante” (Grandega Praloĝanto).

Haroldo Poliselli, kiu estas kunkomercanto ĉe la bredejo “Diamante Índio Gigante”, kie loĝas la besto asertis, ke lastmarde (la 9-an) li ricevis la informon, ke la ido de Voodoo, nome la kokido "Betina" atingis rekordan prezon. Ĝi, kiu estas kokidino 1,04 metroj alta, estis vendita kontraŭ 74 mil realojn kadre de konkura vendo okazinta la 29-an de la 9-a monato. Mezume la besto de tiu raso valoras inter 500 kaj 6 mil realojn.

Tiu, kiu akiras tian grandan beston havas celon ĉu ornaman, ĉu ekonomian (plibonigi la gregon per kunmiksado). "Betina" estis aĉetita de bredisto de la urbo Franko, subŝtato San-Paŭlo.