Jen projekto de desegnofilmo tute per brazila signolingvo

“Min e as maõzinhas” (Yasmin kaj la etaj manoj) estas projekto kiu celas alporti edukadon kaj distriĝon al infanoj kun nesufiĉa aŭdkapablo. Ĝi estis kreita de Paulo Henrique Rodrigues, kiu estas 27-jaraĝa filmodesegnisto el la brazila subŝtato San-Paŭlo, sed loĝanta en la urbo Itaĵaio – subŝtato Santa-Katarino. Paulo asertis, ke por tiu projekto li interagis kun la loka organizaĵo CEMESPI, pri faka edukado kadre de nekapableco.

Temas pri 13-epizoda rakonto de la surda knabino “Yasmin”, kiu dum siaj aventuroj lernigas la signolingvon al la spektantoj. “La celo estas prezenti la brazilan signolingvon kiel ilo por superi lingvajn barojn, anstataŭ lingvo por superi personajn malkapablojn. Elefanto parolas la elefantoloingvon, kato parolas katolingvon, kaj tiamaniere neniu interkompreniĝas. Sed “LIBRAS” (mallongigo por "Língua Brasileira de Sinais") estas solvo al ili. Pro scipovo de tiu nova lingvo ili sentime komunikiĝas, iĝante pli kaj pli amikemaj, estiĝante socio pli kompreniĝanta kaj inkluziviga”.

La unua epizodo de “Min e as maõzinhas” spekteblas ĉe jutubkanalo.

Por plenigi la epizodaron Paŭlo serĉas kunfinancantajn firmaojn. Ankaŭ estas retpaĝo pri amasfinancado, por ricevi donacojn al tiu projekto.