Harbino, la glacia urbo de Ĉinlando

Harbino estas ĉina urbo nordoriente de la lando kaj ĝi estas regurbo de la provinco Hejlongĝjango, proksime de Siberio. Tiu urbo spertas malvarmajn temperaturojn laŭlonge de la jaro kaj viglegajn vintrojn. Tamen tiu trajto igis ĝin interesa, ĉar ĉiujare, ekde 1999/2000 tiu urbo gastigas tian plej grandan glacian festivalon tutmonde.

Ekde la sojlo de la 12-monato ĝis la sojlo de la 2-a monato (tio varias ĉiujare laŭ la vetero) iu glacia urbo da 600 mil kvadratmetroj estas konstruata. Ĉirkaŭ dek mil konstruistoj kaj skulptistoj laboradas por starigi konstruaĵojn kun alteco da ĝis 46 metroj faritaj tute el glacio.

La festivalo de 2017 allogis 18 milionojn da vizitantoj. Ĉi vintre la festivalo malfermis pasintsabate (la 5-an) kaj fermos fine de la 2-a monato. Jen kelkaj fotoj: ligilo