La sezono de "oktoberfest" tra la mondo

Hieraŭ (la 7-an) finiĝis la 185-a Oktoberfest de Munkeno, en Germanlando. Oktoberfest estas la monde plej granda kermeso, kiu okazas ĉiujare en tiu urbo sur Tereza Herbejo. Ĝi estas 16-taga folklorfestivalo daŭranta ekde meza aŭ malfrua 9-a monato ĝis la unua semajnfino de la 10-a monato, alloganta proksimume sep milionojn da vizitantoj ĉirkaŭ la mondo. Tiu evento estas grava parto de bavara kulturo, kaj estas aranĝata en jara ritmo ekde 1810. Aliaj urboj tra la mondo ankaŭ okazigas similajn festadojn kiuj estas modeligitaj post la origina Munkena okazaĵo.

En Munkeno interese estas, koncerne al la bierfabrikantoj, ke rajtas partopreni la eventon nur tiuj famaj "ses fratinoj", kiuj historie estis la ununuraj akceptataj de la Kortego de Reĝlando Bavario: Augustiner, Hofbrauhaus, Paulauner, Hacker-Pschorr, Lowenbrau, kaj Spaten.

Oni taksas, ke pli ol 4 mil eventoj similaj al "oktoberfest" okazas tutmonde. En Brazilo la plej gravaj tiaj festoj ĉi-monate jenas:

La 35-a Oktoberfest de Blumenaŭo, okazanta de la 3-a ĝis la 21-a;

La 2-a Oktoberfest de San-Paŭlo, okazonta de la 11-a ĝis la 14-a.