"Tiririca" estas kandidato al parlamento kadre de la hodiaŭa voĉdono en Brazilo

Francisco Everardo Oliveira Silva estas la vera nomo de "Tiririca" (Tiririka), kiu estas 53-jaraĝa brazila ŝercisto, kantisto kaj politikisto. La vorto "tiririca" en Brazilo oni uzas por tiu kreskaĵo "orienta cipero" aŭ "ronda cipero", kiu estas invada speco malprofitiga.

Li komencis labori kiel cirka artisto en la aĝo 8 jaroj, kaj prezentiĝi en pluraj vilaĝfestoj de la Nordorienta Brazilo. En tiu tempo lia famo kreskegis kaj Tiririca transpasis la rekordojn de televida spektantaro.

En 2010 li kandidatiĝis kiel federa deputito, por subŝtato San-Paŭlo, per "Partido da República" (Partio de Respubliko), kaj la 3-an de la 10-a monato 2010, Tiririca estis elektita kiel deputito kun la plej granda nombro da voĉdonoj: 1.348.295 (6,35%). En 2014 li konkeris malpli 300 mil voĉdonojn ol 2010, kiu donis al li la duan pozicion tiam.

Laŭ prognozo en la hieraŭa informilo de IBOPE - la plej grava firmao pri opinienketado en Brazilo - tiu kanditato denove iĝos tia kun plej da voĉdonoj en la subŝtato San-Paŭlo.