Usono asertas, ke nordkoreaj kodumuloj trompis bankaŭtomatojn en Azio kaj Afriko

Lastmarde (la 2-an), "US-CERT" - la usona registara departamento pri sekureco kadre de maŝina retkomunikado - faris komunikaĵon asertante, ke diversaj aŭtoritatoj de la lando, inter ili "FBI" kaj "Departamento pri Sekureco" konkludis, ke nordkoreaj kodumuloj ligataj al la nordkorea registaro estas atakantaj komputilajn sistemojn por ŝteli monon el bankaŭtomatoj en Azio kaj Afriko.

Tiu krima atako, kiu ricevis la nomon "FASTCash" (rapida mono), en 2017 havis ununuran okazaĵon, kiu trafis bankaŭtomatojn sur 30 landoj, kaj en 2018 alia okazis, supoze kun ŝteloj en 23 landoj.

Kiam oni "petas" monon al la maŝino, tiam ties komuniksistemon "petas" aprobon de la koncerna banksistemon. La kodumuloj agis ne en tiuj sistemoj de la bankoj, sed en tiu de la maŝino, kiu iamaniere regata de ili tuje liveras la petitan monsumon, sen atendi la bankaprobron.

US-CERT ne informis kiuj bankoj agadas per tiuj trompitaj bankaŭtomatoj, kaj ne konstatis tian atakon en Usono.