La juna argentinano, kiu milionuliĝis malkovrante programerarojn en la interreto

Santiago López, 19-jaraĝa argentinano, estas tiu unua "bonkonduta kodumulo" enspezinta 1 milionon da usonaj dolaroj malkovrante programerarojn kadre de retkomputado.

"Etikaj kodumuloj" estas profesiuloj, kies metio koncernas simuli komputadatakojn celante identigi malfortikaĵojn kadre de teĥnikaroj. Ili ankaŭ estas konataj kiel "blankĉapelaj kodumuloj", kiuj provizas sekurservojn al firmaoj, kontraŭstarante tiajn "nigroĉapelajn kodumulojn", kiuj uzas siajn konojn por spioni, timigi kaj ŝteli.

"Mi jam utilis al Twitter, Verizon, aliaj firmaoj, kaj al la usona registaro" tion diris la junulo al Joe Tidy, gazetisto de BBC. Entute li jam trafis pli ol 1.600 komputadajn fuŝaĵojn, pere de la platformo de la usona firmao HackerOne, kiu estas tia plej granda tiusektore aganta per bonkondutaj kodumuloj el la tuta mondo.

Lopez, danke al sia laborado, aĉetis novan aŭtomobilon kaj domon kun naĝejo, ludkampoj por teniso kaj piedpilkado, kaj nun li loĝas en privata domaro kun sia propra sekursistemo.