Pasintjare Ĉinlando neis 23 milionojn da vojaĝoj ĉu vagonaraj ĉu aviadilaj

Ekde 2014 Ĉinlando komencis efektivigi tiun sistemon pri "sociala kredito", kiu rilate al siaj civitanoj ĝi analizas informerojn kaj taksas ties kondutojn. Rezulte, ekzistas por ĉiu homo "unuaro", kiu estas afektata de diversaj agoj, kiel eviti pagon de impostoj kaj investo en libroj, ekzemple.

Tiamaniere, laŭ sia konduto, la ĉino estas taksata kiel tia "bonkonduta" aŭ "malordiganta" civitano.

Oni antaŭvidas, ke tiu sistemo estos venontjare plene funkcianta tutlande, tamen ĝi respondecis pri impresa nombro da malpermesoj jam en 2018.

Laŭ raporto de la nacia centro pri publika kredito (alirite de la novaĵagentejo AP), en 2018 la civitanoj provintaj je aĉeto de aviadilaj biletoj estis baritaj je 17,5 milionoj da fojoj pro ties unuaroj ĉe la "sociala kredito". Rilate al vojaĝoj per vagonaro okazis 5,5 milionoj da malpermesoj pasintjare.

La registaro asertas, ke tiu sistemo utilas je la ordigo de la lando, favorante la bonkondutajn civitanojn.