Per murpentraĵoj junulo faras omaĝon al nordorientaj enmigrintoj

En Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) la 24-jaraĝa karioko Wallace Pato kolorigas la stratojn de la kvartaloj "Ramos", "Bomsucesso", "Penha", kaj aliaj en la urba periferia parto. Temas pri murpentraĵoj, kies inspiro estas tiaj enmigrintoj el nordoriento de la lando, kiuj amase translokiĝadis al la urbo celante pli bonajn vivkondiĉojn.

Bezonante nur tri skatolojn da farbo - de la bazkolorojn ruĝo, bluo kaj flavo - krom dikan penikon, Pato sukcesas ĉiujn miksaĵojn, kiuj donas la trajtojn al siaj artaĵoj. Tiamaniere li spegulas pri tiuj homoj, ties travivaĵojn koncerne al laboro, muziko, moviĝemo kaj aliaj sociaj aferoj.

"Per pentrado mi intencas iĝi porparolanto de tiu, kiu neniam estis aŭdata, paroligi tiun neniam parolanta, aŭ estas sufokata", tion asertas Pato.

Jen portugallingva fotoraporto, kaj fotaro sur Instagramo.