Hispanlando plilongigas la patrecan libertempon al 16 semajnoj

Per registara dekreto Hispanlando aprobis leĝon, kiu egaligas la libertempojn patrecan kaj patrinecan, kaj tiurilate la afero reliefigas la landon en Eŭropo. Ekde 2021 la patroj de ĵusnaskitoj rajtos je 16 semajnoj da libertempo tute salajrataj.

Fakte la patreca libertempo ekde nun komenciĝas sia ampleksiĝo, ĉar ĝis ĉi-jarfino ĝi ŝanĝos de la nuna 5 monatoj al 8. En 2020 ĝi iĝos 12-monata, kaj ekde 2021 ĝi estos same al tiu de patrineco: 16-monata.

Tiu nova regularo celas plifortigi ne nur la partoprenon de la viroj kadre de la familiaj prizorgadoj, sed ankaŭ la partoprenon de la virinoj ĉe la labormerkato, kie ili daŭras spertantaj malavantaĝojn tiam, kiam ili iĝas patrinoj.