Geografiisto Milton Santos estas omaĝata per skizo de Guglo

Skizo de Guglo (angle Google Doodle) estas speciala provizora ŝanĝo de la markemblemo de Google ĉe ties serĉila hejmpaĝo, kaj ĝi celas celebri/honori/memorigi pri festoj, eventoj, atingaĵoj, kaj homoj.

Ĉi-lunde, la 1-an de 10-a monato, la brazila geografiisto Milton Santos (1926-2001) estas omaĝata per skizo de Guglo. Tiu dato aludas al la tago, ke li gajnis en Franclando, 1994, la premion Vautrin Lud, kiu estas konsiderata kiel Nobelpremion pri geografio.

En 1997 Milton gajnis ankaŭ la 39-an Premion Jabuti, kiu estas la plej tradicia literaturpremio en Brazilo, kun la verko "A Natureza do Espaço" (Ecaro de la Spaco), en la kategorio homsciencaj libroj.

La lasta libro verkita de li, nome "Por uma outra globalização – Do pensamento único à consciência universal” (Cele al alia tutmondiĝo - De ununura pensmaniero al universala konscio) aperis jaro antaŭ lia morto.